Tago de Libereco
Aspekto
Tago de Libereco – neagnoskata de la registaro de Aljaksandr Lukaŝenka festo, okazanta la 25-an de marto. Ĝi memorigas kreon de sendependa belorusa ŝtato post subskribo de la Traktato de Brest-Litovsk (la 3-an de marto 1918), surbaze de kiu la 25-an de marto 1918 oni oficiale proklamis fondon de la sendependa ŝtato Belorusa Popola Respubliko. La tago de sendependeco de Belorusio estas neoficiale festata de belorusa opozicio.
Ĝis 1996 oficiala Festo de Sendependeco de Belorusio estis celebrata la 27-an de julio, por memorigi la anoncon de Suverena kortumo de Belorusio la 27-an de julio 1990 tago de la sendependeco de Sovetunio.