Taitaoj
Aspekto
Taitaoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La taitaoj estas etno en sudorienta Kenjo. Ili vivas en la Marborda Provinco kaj en la distrikto Taita. La plej granda loko nomiĝas Voi (proksimume 60.000 loĝantoj). La inter ili dominanta religio estas la kristanismo.
La unuaj taitaoj kaj ties antaŭuloj posedis irigacisistemon por la plantado de uzplantoj. Ili kultivas milion, maizon, sukerkanon, bananojn, fabojn kaj tabakon.
Lingvo
[redakti | redakti fonton]En 1989 vivis 203.389 parolantoj de la taitaa lingvo, kiu ankaŭ estas nomata: Dabida, Dawida, Kitaita, Teita. La plej multaj parolantoj ankaŭ regas la svahilan.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Etnologia priskribo (hispanlingva)
- Mallonga priskribo kun gravito sur religio (anglalingva)[rompita ligilo]
- Mapo de la Tsavo-Regiono kun la Taita-Montaro (anglalingva) Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Taitaoj, etnologio (anglalingva)