Tajmuraz Mamsurov
Tajmuraz MAMSUROV (osete Мамсыраты Таймураз, ruse Таймураз Мамсуров) de la 7-a de junio 2005 ĝis la 7-a de junio 2015 estis la prezidanto de la respubliko Nord-Osetio, parto de la Rusia Federacio.
Tajmuraz Mamsurov naskiĝis la 13-an de aprilo 1954 en Beslano. Laŭ profesio inĝeniero-konstruisto, ekde oktobro 2000 ĝis sia enposteniĝo kiel estro de la respubliko li estis ĉefo de la nord-osetia parlamento.
Jam kiel estro de la respubliko li iĝis fama per i. a. malpermeso de vetluda komerco. Antaŭe malgrandaj ludsalonoj kaj kazinoj tre multiĝis en la respubliko, kaŭzante multajn homojn dependaj de ludoj. Komence de la jaro 2006 en du ludsalonoj okazis eksplodoj, kiuj mortigis du kaj vundis dekojn. Post la eksplodoj Mamsurov ordonis fermi ĉiujn ludejojn. Pli poste, tamen, la arbitra juĝejo de la respubliko agnoskis tiun decidon nevalida (nekongrua kun la federacia leĝaro) — la ludejoj parte ekfunkcios denove ĝis enpraktikigo de pli fleksebla federacia leĝo (jam ekfunkciinta).
Mamsurov estas edziĝinta, li havas tri filinojn kaj filon.
|