Tajvana fulveto
Tajvana fulveto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tajvana fulveto
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Fulvetta formosana (Ogilvie-Grant, 1906) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Tajvana fulveto (Fulvetta formosana) estas birdospecio de la familio de Silviedoj kun la tipaj silvioj. Kiel ĉe la aliaj fulvetoj, ankaŭ tiu estis delonge inkludita en la genro de la Timaliedoj nome Alcippe. Tiu genro de fulvetoj estas de malgrandaj grizbrunaj birdoj, el kiuj kelkaj specioj havas ruĝecbrunajn partojn en flugiloj aŭ markojn en kapo.
Tiu specio havas tre rimarkindan okulon kun flaveca iriso kaj tre blanka okulringo kontraste kun tute malhelbruna kapo kun pli malhelbruna zono inter la okuloj kaj la beko kaj ne tiom malhela super la okuloj. La gorĝo estas blanka kun tre markata bruna vertikala striado. Temas pri malgranda (11 cm longa) birdo kun grizecbrunaj dorso kaj vosto; la flugiloj estas tre ruĝecbrunaj, kaj la unuarangaj estas bordataj je blanko, poste nigre kaj poste ruĝece, kio havigas striaecan bildon. La ventro estas grizeca kaj la flankoj rozbrunecaj.
Tiu specio estis dumlonge inkludita en la Grizkapa fulveto, F. cinereiceps, kiel subspecio.
Tiu specio estas endemia de Tajvano, kio tute kialigas la nomon de la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie “formosa” aperas kiel portugaldevena eŭropa nomo de la insulo Tajvano [1].
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BLI (2008)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- En angla pri tajvanaj birdoj
- BirdLife International (BLI) (2008) Informaro pri Tajvana fulveto[rompita ligilo]. Konsultita la 30an de julio de 2008.
|