Tajvana paruo
Tajvana paruo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tajvana paruo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Parus holsti (Seebohm, 1894) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Tajvana paruo (Parus holsti) estas paserina birdo de la familio de Paruedoj.
Tiu birdo estas ege simila al la parencaj specioj nome Flavvizaĝa paruo kaj Flavnigra paruo, kun kiuj kunhavas similan kontraston inter ĝeneralaj koloroj flava kaj nigro, sed ĉe tiu specio hegemonias flava, de kie venas la nomo, kaj la distribuo estas pli homogena, nome flava sube kaj nigra supre. Pli precize estas flavaj la frunto, kun mallarĝa vertikala nigra strio, vizaĝo kaj ĉiuj subaj partoj, sed iom pli blankece en suba ventro, dum estas homogene nigraj la kresto, nuko kaj dorso, dum flugiloj kaj vosto estas nigrecaj, sed montras iom de malhelblua nuanco. La iriso estas malhelbruna kaj la beko kaj gamboj malhelgrizaj.
La natura biotopo de tiu orientalisa specio estas la moderklimataj arbaroj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Parus holsti Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Red List of Threatened Species. Downloaded on 26 July 2007.