Liaj du klopodoj estis enkonduko de Esperanto en elementajn lernejojn (verko: Provo de la Unua Legolibro, 1932) kaj realiĝo de budaismaj verkoj en Esperanto (verko: „Budao“, 1933; „Budaisma Fakvortareto“, „Notoj pri sonoj kaj Literoj de Sanskrito“, 1934). - (Kaw)
Budaisma Fakvortareto laŭ la vortaro de Palilingvo. Eld. la aŭtoro, Iŝikaŭa, 1934.
„ Jen verko tute rimarkinda, kaj unika en nia literaturo. Longa kaj tre interesa antaŭparolo priskribas la Palian lingvon kaj ĝian rilaton kun Sanskrito kaj kun la Budaistaj sanktaj libroj. Sekvas detala kaj scienca klarigo pri proksimume 240 Budaistaj teknikaj terminoj, laŭ la Palia formo. Ekzemple, pri la preciza signifo de Nibbdnam (Nirvano) estas artikolo 8000-vorta. La cetero de la libro konsistas el indekso, bibliografio, kaj aparta traktaĵo pri la sonoj kaj literoj de Sanskrito. La verko montras profundan kleron kaj aman prilaboron : la Esperanta stilo estas modela. S-ro Takeuĉi Tookiĉi nomas ĝin nur guto en la maro kaj bedaŭras ĝian neperfektecon: en tio li montras la modeston de homo vere granda. Verŝajne ne multaj en Anglujo sentas intereson pri la temoj pritraktitaj, kaj certe treege malmultaj havas la scion necesan por plene profiti el la verko. Sed por tiu elito ĝi estas trezoro netakseble valora. ”
„ En la misio de Esperanto reciproke interkomprenigi la popolojn de la mondo, ĝi ne havas pli noblan agadkampon, ol tiu de religio. Ĉi tiu verko do estos tre bonvena en nia lingvo. Ĝi temas plejparte pri la Fondinto de Budhismo, kaj ni kuraĝas kredi, ke la kompilinto estus farinta pli bone, dediĉi iom pli da spaco al lia instruo, kaj malpli al negravaj detaloj pri lia vivo. Tamen, ni esperas la promesitan daŭrigon, kiam estos eble ĝin eldoni; kaj intertempe bonvenigas la nunan volumon.
Troviĝas kelkaj preseraroj, kaj la stilo, kvankam tre facile legebla, ne estas altgrada. Pario sur pario certe ne kontentigas kiel traduko de la wall upon wall de Browning.
Pli grava afero estas la demando pri la transskribo de terminoj el la Palia kaj Sanskrita lingvoj. La sistemo uzata en la nuna verko estas nekonsekvenca, kaj ignoras etimologiajn leĝojn. Estas ja dezirinde, ke oni povu definitive interkonsenti pri la ĝusta formo por la plej Budhismaj terminoj. Ekz. ni vidis jam Budho, Buddo, Buddho, kaj nun Budao. ”