Talal Asad
Talal Asad | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
طلال أسد | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1931 (93-jaraĝa) en Medino | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono Sauda Arabio Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Pakistano vd | ||||
Alma mater | Universitato de Edinburgo - magistro Universitato de Oksfordo - doktoreco vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Muhammad Asad vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | E. E. Evans-Pritchard vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Talal Muhammad ASAD (arabe تلال محمد عسد; naskiĝis en 1932, en Medino) estas profesoro pri antropologio ĉe la Urba Universitato de Novjorko (CUNY), kie li laboris ekde 1998 (emerito ekde 2016) [1]. Specialisto pri la antropologio de religio, kun speciala intereso en la Proksima Oriento kaj Islamo. Interalie li studis Sudanon, arabojn kaj nomadismon.
Lia kritiko de la rilato inter la Okcidento kaj la Oriento antaŭis tiun de Edward Said de preskaŭ jardeko, sed pro diversaj kialoj Said estis pli influa kaj fama. Li fariĝis membro de la Usona Akademio de Arto kaj Sciencoj (2024) [2].
Talal Asad faris gravajn teoriajn kontribuojn al la studo de postkoloniismo, kristanismo, islamo kaj kultado kaj lastatempe okupiĝis pri la studo de la antropologio de sekularismo.
Li estas filo de Muhammad Asad, islama multfakulo, kiu naskiĝis judo sed konvertiĝis al Islamo.
Verkaro (elektita)
[redakti | redakti fonton]- On Suicide Bombing (The Wellek Library Lectures) (2007)
- Formations of the Secular: Christianity, Islam, Modernity (Cultural Memory in the Present) (2003)
- Genealogies of Religion: Discipline and Reasons of Power in Christianity and Islam (1993)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aziz al-Azmeh
- William T. Cavanaugh
- Alasdair MacIntyre
- Saba Mahmood
- Charles Taylor (filozofo)