Talarrubias
Talarrubias | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06640 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 259 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 2′ N, 5° 14′ U (mapo)39.034166666667-5.2361111111111Koordinatoj: 39° 2′ N, 5° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 435 m [+] | ||
Areo | 339,3 km² (33 930 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Talarrubias [+] | |||
Talarrubias estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas talarrubianos. La censita populacio en 2008 estis de 3.646 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Talarrubias estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto La Siberia, je altitudo de 435 m; je 172 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 112 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 339,3 km².
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado.
Ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]Proksime estas la Akvorezervejo de García de Sola, konata ankaŭ kiel "Puerto Peña", de kie eliras kanaloj por irigacio kaj kie estas bela pejzaĝo kun rokomontoj kie nestumas vulturoj kaj aliaj interesaj birdospecioj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵo en la municipa teritorio de la Paleolitiko, Ĥalkolitiko (surrokaj pentraĵoj) kaj de antaŭroia epoko. Sed plej abundas tiuj de la romia epoko kaj estas ankaŭ de la visigotoj kaj araboj.
La mezepoka deveno de la vilaĝo rilatas al la graveco de la tiama Puebla de Alcocer kaj de la militaj ordenoj de Templanoj kaj Calatrava dekomence kaj poste de tiu de Alcántara. Dum la 15a kaj 16a jarcentoj la vilaĝo prosperas, kion pruvas la grandeco de la projektita preĝejo. En 1583 okazis terura nigra pesto kio mortigis vilaĝanojn ĉefe de apudaj domaroj.