Krtek
Krtek | |
---|---|
animated short film series | |
Originala titolo | Krteček |
Origina lando | Ĉeĥoslovakio, Ĉeĥio |
Ĝenro | porinfana filmo, porfamilia filmo, porinfana televida serio, comedy television series, fabelfilmo, movbilda filmo |
Reĝisoro | Zdeněk Miler |
Muziko de | Miloš Vacek • Vadim Petrov • Jaroslav Křička • Milan Kymlicka |
Amplekso | |
Epizodoj | 49 |
Elsendo | |
Elsendita | 1957 – 2000 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
La Talpo, nomata Krtek aŭ Krteček (Talpĉjo, eta talpo), estas animaciita persono en serio de kartunoj, kreita de la ĉeĥa animaciisto Zdeněk Miler.
Estis unua spektita en 1956 en Prago, kiam Miler volis krei porinfana kartuno pri kiel la linaĵo estas ellaborita. Li volis forta Disney-influo en la kartuno per elekto de besto por la ĉefrolo, kaj decidis elekti talpon post stumbli pro talpa monteto dum piedirado. La unua filmo nomita "Jak krtek ke kalhotkám přišel" ("Kiel la talpo akiris sian pantalonon") debutis en 1956, kaj la ĉarma ĉefpersono gajnis grandegan popularecon en multaj Orient-Eŭropaj landoj, Germanio, Aŭstrio, Barato kaj Ĉinio. Produktado por pliaj epizodoj komencis en 1963 kaj de tiam, ĉirkaŭ 50 epizodoj estas kreitaj.
La unua epizodo de la kartuno estis rakontita, sed Miler volis ke la kartuno estu komprenita en ĉiuj landoj de la mondo, tiel li decidis uzi siajn filinojn kiel voĉaj aktoroj, reduktante la paroladon al mallongaj ne-vortaj ekkrioj por esprimi la talpaj sentoj kaj mondo percepto. Ili ankaŭ iĝis la testantoj de la procezo de kreado ĉar estis ili kiuj spektis la tutan filmon unue, tiel Miler povis decidi ĉu la mesaĝo de la filmo povus atingi la infanojn, aŭ ne.
“ | Mi bezonis longe por tion konscii, sed kiam mi desegnas Krtek-n, mi min desegnas. | ” |
Dum Majo 2011 la usona astronaŭto kaj geofizikisto Andrew FEUSTEL kunprenis pluŝan figuron de Krtek en kosmon, kadre de lasta uzo de kosmoŝipo »Endeavour« kun restado en la internacia spacejo »ISS«.
La kreinto de »Krtek« ege ĝojis pri tio kaj interŝanĝis donacojn kun la astronaŭto (la astronaŭto ricevis originan desegnaĵon, kaj MILER la pluŝfiguron). En la artikoloj ne estis menciita, sed laŭ foto supozeblas ke ambaŭ renkontiĝis.
FEUSTEL raportas ke la pluŝfiguro dum la restado kutime ŝvebis tra la »ISS«, sed eblis fiksi je la interna muro per dorsa t. n. lapbendeto.[1]
Muziko
[redakti | redakti fonton]La muziko ludas gravan rolon en la kartuno, ĉar la animaciuloj preskaŭ neniam parolas (ili uzas nekompreneblaj emociaj sonoj kelkfoje). La originala muziko de la serio uzas tradiciajn muzikajn instrumentojn (anstataŭ sintezilojn).
Komponistoj:
- Miloš Vacek
- Vadim Petrov (1974-1987, la plimulto da epizodoj)
Mallongaj filmoj
[redakti | redakti fonton]Epizodo | Esperanta titolo | Ĉeĥa titolo | Jaro | Minutoj |
---|---|---|---|---|
00. | Kiel la talpo akiris sian pantalonon | Jak krtek ke kalhotkám přišel | 1957 | 11:51 |
01. | La talpo kaj la aŭtomobilo | Krtek a autíčko | 1963 | 14:30 |
02. | La talpo kaj la raketo | Krtek a raketa | 1966 | 08:40 |
03. | La talpo kaj la radioaparato | Krtek a transistor | 1968 | 08:10 |
04. | La talpo kaj la verda stelo | Krtek a zelená hvězda | 1969 | 07:30 |
05. | La talpo kaj la maĉgumo | Krtek a žvýkačka | 1969 | 07:20 |
06. | La talpo en la zoo | Krtek v Zoo | 1969 | 06:05 |
07. | La talpo ĝardenistas | Krtek zahradníkem | 1969 | 06:55 |
08. | La talpo kaj la erinaco | Krtek a ježek | 1970 | 08:25 |
09. | La talpo kaj la bombon-stangeto | Krtek a lízátko | 1970 | 08:00 |
10. | La talpo kaj la televidilo | Krtek a televizor | 1970 | 05:30 |
11. | La talpo kaj la ombrelo | Krtek a paraplíčko | 1971 | 07:10 |
12. | La talpo pentristas | Krtek maliřem | 1972 | 09:35 |
13. | La talpo kaj la alumetujo | Krtek a zápalky | 1974 | 05:30 |
14. | La talpo kaj la muziko | Krtek a muzika | 1974 | 05:15 |
15. | La talpo kaj la telefono | Krtek a telefon | 1974 | 05:25 |
16. | La talpo kemiistas | Krtek chemikem | 1974 | 05:30 |
17. | La talpo kaj la fluganta tapiŝo | Krtek a koberec | 1975 | 05:40 |
18. | La talpo kaj la ovo | Krtek a vejce' | 1975 | 05:35 |
19. | La talpo je Kristnasko | Krtek o Vánocích | 1975 | 05:45 |
20. | La talpo fotistas | Krtek fotografem | 1975 | 05:45 |
21. | La talpo horloĝistas | Krtek hodinářem | 1975 | 05:25 |
22. | La talpo kaj la konstrumaŝino | Krtek a buldozér | 1975 | 05:43 |
23. | La talpo en dezerto | Krtek na poušti | 1975 | 05:52 |
24. | La talpo en karnevalo | Krtek a karneval | 1976 | 05:25 |
25. | La talpo kaj la karbo | Krtek a uhlí | 1995 | 04:10 |
26. | La talpo kaj siaj amikoj | Krtek a kamarádi | 1995 | 05:18 |
27. | La talpo je semajnfino | Krtek a víkend | 1995 | 05:05 |
28. | La talpo kaj la roboto | Krtek a robot | 1995 | 05:00 |
29. | La talpo kaj la festo | Krtek a oslava | 1995 | 05:04 |
30. | La talpo kaj la anaseto | Krtek a kachničky | 1995 | 05:00 |
31. | La talpo kaj la metroo | Krtek a metro | 1997 | 05:00 |
32. | La talpo kaj la fuongoj | Krtek a houby | 1997 | 04:28 |
33. | La talpo kaj la museto | Krtek a myška | 1997 | 05:19 |
34. | La talpo kaj la leporeto | Krtek a zajíček | 1997 | 05:11 |
35. | La talpo kaj la patrino | Krtek a maminka | 1997 | 05:20 |
36. | La talpo kaj la inundo | Krtek a potopa | 1997 | 05:04 |
37. | La talpo kaj la neĝhomo | Krtek a sněhulák | 1998 | 05:09 |
38. | La talpo ĉe la plaĝo | Krtek a dovolená | 1998 | 01:15 |
39. | La talpo kaj la fluto | Krtek a flétna | 1999 | 05:05 |
40. | La talpo kaj la fonto | Krtek a pramen | 1999 | 05:33 |
41. | La talpo kaj la obstinulo | Krtek a šťoura | 1999 | 05:21 |
42. | La talpo kaj la hirundo Vikipedio | Krtek a vlaštovka | 2000 | 04:25 |
43. | La talpo kaj la fiŝeto | Krtek a rybka | 2000 | 05:02 |
44. | La talpo kaj la raneto | Krtek a žabka | 2002 | 05:20 |
Filmoj
[redakti | redakti fonton]Esperanta titolo | Ĉeĥa titolo | Jaro | Minutoj |
---|---|---|---|
La talpo en la urbo | Krtek ve městě | 1982 | 28:31 |
La talpo dumsonĝe | Krtek ve snu | 1985 | 28:09 |
La talpo kaj la medicino | Krtek a medicína | 1987 | 28:08 |
La talpo kin-stelulo | Krtek filmová hvězda | 1988 | 27:47 |
La talpo kaj la aglo | Krtek a orel | 1992 | 28:05 |
La talpo kaj la horloĝo | Krtek a hodiny | 1994 | 28:04 |
Piednotoj/Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ germanlingva artikolo laŭ bulteno de novaĵagentejo »dpa« kun foto, 2011-07-30
http://www.news.de/medien/855207254/astronautengeschenk-fuer-kleine-maulwurf-erfinder/1/[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- pri Krtek ĉe TSFSI (germane)
- Ŝatantoj-paĝo (japane)
- Stanislavo Belov (2018-10-11) Tjanĝino: produktejoj kaj amuzejoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-10-13. Alirita 2018-10-13 . (inkluzivas priskribon de loka restoracio kun pluraj bildoj de Krtek)