Tamás Turgyán
Tamás Turgyán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de majo 1952 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de januaro 2024 (71-jaraĝa) en Kaposvár |
Lingvoj | hungara • angla • germana • rusa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto - veterinara medicino (1970–1975) Madách Imre High School (en) (–1970) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto politikisto prezentisto redaktoro bestokuracisto |
Tamás Turgyán [tamAŝ turdjAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Turgyán Tamás estis hungara bestokuracisto, ĵurnalisto, redaktoro. Li apartenis al la armena minoritato de la lando.
Tamás Turgyán[1] naskiĝis la 25-an de majo 1952 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de januaro 2024.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tamás Turgyán maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1970, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Universitato de Budapeŝto en 1975. Post la diplomo li estis bestokuracisto en ŝtataj bienoj laŭvice en Öreglak, Somogyszob kaj Magyaratád. En 1987 li akiris pli valoran veterinaran diplomon. Tamen post 2 jaroj li forlasis la profesion kaj li havis postenon en firmao, poste inter 1990-2000 li laboris en pluraj radioj kiel prezentisto aŭ redaktoro, ankaŭ en Hungara Televizio. Ekde 2000 li estis proparolanto en diversaj lokoj. Inter 2014 kaj 2018 li estis armena minoritata deputito de la hungara parlamento. Lia edzino naskis trifoje.