Tamarikacoj
Aspekto
(Alidirektita el Tamaricaceae)
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
tamariko Tamarix L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La tamarikacoj[2] (latine Tamaricaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kariofilaloj (Caryophyllales). Ĝi enhavas 3 genrojn kaj ĉirkaŭ 80 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas tamariko[2].
Tiuj plantoj kreskas en Azio, Eŭropo, Afriko, sed la centro estas apud la Mediteraneo kaj Mez-Azio. Ilia vivtereno estas la dezertoj, stepoj, sed multaj vivas eĉ sur salaj grundoj. Ili havas malgrandajn, skvamecajn foliojn, alterne starantajn. La folioj havas dikan kutiklon kaj ofte saloglandojn. Ili havas duseksajn 4-5-nombrajn florojn.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (13 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]: