Tangento



Tangento estas trigonometria funkcio skribata kiel tg x aŭ tan x kaj difinita kiel la kvociento de la sinuso kaj la kosinuso de angulo "x":
La funkcio nomiĝas tiel, ĉar ĝi povas esti difinita kiel la longeco de certa segmento de tanĝanto al la trigonometria cirklo.
Derivaĵo
[redakti | redakti fonton]La derivaĵo de tangento estas:
Infinitezima kalkulo
[redakti | redakti fonton]Por formala difino de tangento oni bezonas la infiniteziman kalkulon pri derivebla kurbo.
La kurbo y=f(x) havas tangenton ĉe la punkto (a;f(a)) se ĝi havas derivaĵon ĉe a. Tiam la formulo por la tangento de la kurbo en la punkto (a;f(a)) estas y = f'(a)·(x - a) + f(a).
Inversa kvociento
[redakti | redakti fonton]Kotangento estas la tangento de la komplementa angulo de x (simbolo: cot x, cotg x aŭ cotan x); ĝi egalas la kvocienton inversan al tangento:
Inversa funkcio
[redakti | redakti fonton]Tangentarko estas la funkcio inversa al tangento (simbolo: arctg x aŭ arctan x); ĝi do permesas koni la valoron x de angulo ekde ĝia tangento..
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|