Tansu Çiller
Tansu Çiller | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Tansu Çiller | |||||
Naskiĝo | 24-an de majo 1946 (78-jaraĝa) en Istanbulo | ||||
Lingvoj | turka • angla • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Turkio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Boğaziçi - ekonomiko kolegio Robert Mount Ida College (en) ![]() Universitato de Konetikuto - ekonomiko Universitato Yale - ekonomiko Universitato de Nov-Hampŝiro - ekonomiko ![]() | ||||
Partio | True Path Party (en) ![]() ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Necati Çiller (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Özer Uçuran Çiller (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto politikisto diplomato universitata instruisto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tansu Penbe ÇILLER [ˈtansu pænˈbe t͡ʃiˈlːæɾ] (naskita la 24-an de majo 1946 en Istanbulo) estas turka ekonomikisto kaj politikisto. De 1993 ĝis 1996 ŝi estis la unua kaj ĝis nun la sola virino kiu okupis la oficon de Ĉefministro de Turkio. Ministro por eksteraj aferoj de Turkio (1996-1997).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studado de ekonomiko ĉe la Universitato Boğaziçi, la Universitato de Konektikuto kaj Universitato Yale Çiller iĝis universitata profesoro pri ekonomiko en Turkio. En 1990 ŝi aliĝis al la Right Path Party. En 1991 ŝi estis elektita al parlamento kaj nomumita ministro pri ekonomiaj aferoj. Ŝi transprenis la prezidantecon de la Right Path Party (DYP) la 13-an de junio 1993 kaj venkis kontraŭ du viraj konkurantoj la sekvan tagon: ŝi iĝis estro de koalicia registaro post kiam la antaŭa ĉefministro Süleyman Demirel estis elektita prezidanto.[1][2][3]
Çiller estis konsiderita hardita politikisto kaj kaŭzis kelkajn reformojn, sed ankaŭ devis trakti akuzojn de korupto ; la skandalo de Susurluk okazis dum ŝia oficperiodo. Post la disrompo de la koalicio en 1996, ŝi funkciis kiel ministro pri eksteraj aferoj ĝis 1997 sub Necmettin Erbakan, kiu transprenis la postenon de ĉefministro post nur tri monatoj en ofico de ŝia posteulo Mesut Yılmaz.
Post la senatelektoj en 2002, en kiuj la DYP mallarĝe ne renkontis la 10% sojlon kun 9.5%, ŝi eksiĝis de la gvidado de sia partio.
Ŝi estis edziĝinta al Özer Uçuran Çiller (1937-2024) kaj havas du infanojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Refworld | The Situation of the Kurds. Arkivita el la originalo je 2020-12-05. Alirita 2020-10-02 .
- ↑ Tansu Ciller (5a de Januaro 1996). Arkivita el la originalo je 21a de Oktobro 2020. Alirita 2a de Oktobro 2020 .
- ↑ Biografie: Tansu Çiller. biyografi.net (türkisch)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biyografi.net - Biografio de Tansu Çiller
- Kiu estas Kiu - Biografioj : Profesoro. d-ro. Tansu Çiller