Saltu al enhavo

Tardienta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tardienta
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22240
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 929  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 0° 32′ U (mapo)41.978888888889-0.53722222222223Koordinatoj: 41° 59′ N, 0° 32′ U (mapo) [+]
Alto 389 m [+]
Areo 90,647188 km² ( 906 4.7 188 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tardienta (Provinco Ŭesko)
Tardienta (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Tardienta
Tardienta (Hispanio)
Tardienta (Hispanio)
DEC
Situo de Tardienta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tardienta [+]
vdr

Tardienta [tarDJENta] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidenta pinto de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidenta pinto de la komarko Monegros, nordokcidente de la teritorio de Torralba de Aragón, kaj sudokcidente de tiu de Sangarrén, nordokcidente de la Montaro Alcubierre kaj norde de la depresio de Ebro.

La loĝloko Tardienta (389 msm) estas je 26 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata per la ŝoseo A-1211 kiu komunikas kun Torralba de Aragón sudoriente kaj kun Almudévar nordokcidente, kaj krome kun Valfonda de Santa Ana, Torres de Barbués kaj Almuniente sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tardienta estis loĝata jam antaŭ la romia epoko fare de ilergetoj, kies teritorio estis inter la riveroj Segre kaj Gállego. Je la alveno de la romianoj, la ebenaĵoj de Tardienta kaj Almudévar, tra kiu estis la Via Lata —vojo inter Caesaraugusta kaj Oska—, estis kultivejoj por cerealoj.[1]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

En 1118 Tardienta kaj apudaj lokoj estis konkeritaj de kristanoj el Francio kaj Aragono, estritaj de Gastón de Verán, gravulo de Bigorre kaj la reĝo Alfonso la 1-a; ili konkeris la naturan komarkon Violada, la nordon de Monegros kaj centron de la valo de Ebro. Sed Tardienta, loĝata ĉefe de islamanoj forpelitaj el Huesca, floris en la epoko de la Katolikaj Gereĝoj. Kune kun la islama loĝantaro kiu restis ĝis 1610 ankaŭ juda komunumo kunvivis kun moriskoj kaj kristanoj post la konkero kaj ĝis 1492.[1]

En la Mezepoko, Tardienta estis domaro de Almudévar ĝis en 1786 Karolo la 3-a donis al la municipo la titolon de Villa kaj la lokanoj dankis metante lilifloron, simbolo de Burbonoj, en la urba blazono.

Dum la franca invado, Francisco de Goya faris almenaŭ du pentraĵojn kun referenco al Tardienta, kiu ludis gravan rolon alportante municion al la sieĝita urbo Zaragozo. Temas pri la pentraĵoj "Fabrikado de kugloj en la Montaro de Tardienta" kaj "Fabrikado de pulvo en la Montaro de Tardienta".

Pascual Madoz, en sia Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España, registri, ke en 1845 Tardienta havis «300 domojn; bazlernejon; urbodomon kaj prizonon samloke» kaj ke oni produktis tritikon, sekalon, hordeon, avenon, vinon, vakson, mielon, kaj legomojn; krome estis ŝafobredado.[2]

En la 16a de aŭgusto 1861, alvenis al Tardienta la unua trajno, kio helpis la instalaĵon de kelkaj industrioj, inter kiuj elstaris farunfabrika komplekso ekde 1922, helpita de Mariano Gavín Pradel, industriisto kaj urbestro de Tardienta dum la diktaturo de la generalo Miguel Primo de Rivera, kiu eĉ venis al inaŭguro. Historie ĝi iĝis grava fervoja nodo, kiu ligis la linion Madrido-Barcelono kun la aliro al Francio tra Canfranc. Aktuale, ĝi estas la plej malgranda hispana municipo ĉe kiu la grandrapida trajno AVE haltas ĉe la Stacio de Tardienta.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo. En 1936 Tardienta restis en teritorio fidela al la respubliko, dum apuda Almudévar estis kontrolita de la insurekcia tendaro. Inter viktimoj menciindas la iama diktatorepoka urbestro Mariano Gavín Pradel. Tiel komenciĝis longa batalo, ĉar la fronto stabiliĝis meze de ambaŭ loĝlokoj. La tranĉelinioj etendiĝis tra la tuta ĉirkaŭaĵo. La 23an de marto 1938 eniris en la loko la frankistaj trupoj.[3] La loko rekuperiĝis nur post jaroj. La damaĝoj kaj sekva migrado estis akra frapo kontraŭ Tardienta.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Tardienta: oni malaltiĝis el 2 248 loĝantoj en 1930 ĝis 1620 post la milito en 1950 kaj poste el 1 907 loĝantoj en 1960 ĝis nunaj 937 loĝantoj (2022), spite proksimecon al la provinca ĉefurbo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo rekonstruita en 1942.
  • Du ermitejoj el kiuj unu ruina.
  • Kanalo de Monegros kaj Akvedukto de Tardienta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 «Datos históricos de Tardienta». Ayuntamiento de Tardienta. Konsultita la 19an de novembro 2021.
  2. Madoz, Pascual (Madrido, 1846-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti. Volumen XIV, p. 663.
  3. Parte Oficial de Guerra, en "Diario de Córdoba", 24a de marto 1938, p. 1.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]