Teatro de la Komedio
Aspekto
Teatro de la Komedio | ||
---|---|---|
teatrejo | ||
Geografia situo | 40° 24′ 56″ N, 3° 42′ 1″ U (mapo)40.41556944-3.70039167Koordinatoj: 40° 24′ 56″ N, 3° 42′ 1″ U (mapo) | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Situo | Madrido | |
| ||
La Teatro de la Komedio - hispane Teatro de la Comedia - estas teatrejo en Madrido inaŭgurita en la stato Calle del Príncipe en 1875 kaj rekonstruita en 1915 post ruiniga incendio. En 1986 ĝi estis nomumita sidejo de la Nacia Klasika Teatrokompanio kaj en 1999 ĝi estis akirita, kun pliaj kvin etaĝoj de la sama konstruaĵo, de la Ministerio de Kulturo de Hispanio.
En oktobro 2015, post dek tri jaroj fermita por la rekonstruaj laboroj, ĝi remalfermis kun la surscenigo de la teatraĵo La Urbestro de Zalamea. Post la renovigo, la granda teatra salono havas sescent tridek sidlokojn; krome ĝi havas novan salonon kun cent sidlokoj, nomata "Tirso de Molina".