Tekla Dömötör
Tekla Dömötör | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de januaro 1914 en Budapeŝto |
Morto | 16-an de novembro 1987 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60/8-1-538 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1931–1936) |
Familio | |
Edz(in)o | Aladár Dobrovits |
Infano | Dorottya Császárné Dobrovits (en) |
Okupo | |
Okupo | akademiulo folkloristo universitata instruisto etnologo etnografo historiisto |
Tekla Dömötör, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dömötör Tekla estis hungara etnografo, folkloristo, teatrohistoriisto, altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Dobrovits Aladárné [dobroviĉ].
Tekla Dömötör[1] naskiĝis la 13-an de januaro 1914 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de novembro 1987 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tekla Dömötör akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1936, en la sekva jaro ŝi ankaŭ doktoriĝis, fine ŝi pluldernis en Sorbonne. Post la diplomo ŝi estis oficisto ĉirkaŭ jaron en fabriko, poste dum la 2-a mondmilito ŝi tradukadis. Inter 1946-1952 ŝi laboris en biblioteko. En la universitato ŝi estis lektoro (1953–1969), docento (1969–1973), profesoro (1973-1984), ankaŭ katedrestro inter 1973-1981. Inter 1958 kaj 1966 ŝi havis postenon ankaŭ en teatrohistoria instituto. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1961 kaj doktoriĝis en 1972 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi pensiuliĝis en 1984. Ŝia edzo estis Aladár Dobrovits inter 1937–1963, dum ŝi naskis 2 filinojn en 1941 kaj 1947. Ŝi ricevis plurajn premiojn en la 1980-aj jaroj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A passiójáték. Összehasonlító tanulmány a német irodalom köréből. (ankaŭ disertaĵo, 1936)
- Állatalakoskodások a magyar népszokásokban. (1940)
- Ludus in cunabilis Christi. (1949)
- Népies színjátszó hagyományaink és az iskoladráma. (1953)
- Regélő hétfő. (1958, angle en la sekva jaro)
- Naptári ünnepek – népi színjátszás. (monografio, 1964, 3-a eldono: 1983)
- A népszokások költészete. (monografio kaj disertaĵo, 1974, 2-a eldono: 1983)
- A magyar nép hiedelemvilága. (monografio, 1981, 2-a eldono: 1982, ankaŭ germane kaj angle)
- A magyar néphitkutatás története és főbb kérdései. (1990)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM51991;jsessionid=022FF1589340E96078493F3EF6BD11EE hungarlingva datenaro de muzeo