Saltu al enhavo

Teknologia universitato Delft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teknika universitato Delft)
Teknologia universitato Delft
universitato Redakti la valoron en Wikidata
moto Challenge the future.

(Defiu la estontecon)

Informoj
fondodato 8-a de januaro de 1842.
Situo
Geografia situo 52° 0′ 6″ N, 4° 22′ 21″ O (mapo)52.0016666666674.3725Koordinatoj: 52° 0′ 6″ N, 4° 22′ 21″ O (mapo)
lando Nederlando
urbo Delft
Estraro
Prof. dr. ir. Tim van der Hagen (Rektoro)
Nombroj
nombro de studentoj 21 651 (stato 2016)
nombro de kunlaborantoj 4 939 (stato 2016)
el tio profesoroj 240[1]
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
Teknologia universitato Delft (Nederlando)
Teknologia universitato Delft (Nederlando)
DEC
Map
Teknologia universitato Delft
vdr

La Teknologia Universitato Delft (nederlande Technische Universiteit Delft, mallonge TU Delft)[2] estas nederlanda teknika universitato en Delft. Ĝi estas la plej granda kaj plej malnova teknika universitato de Nederlando. TU Delft estas membro de la IDEA League kaj rangas supre en la listo de Times Higher Education pri teknikaj universitatoj.

La universitato fondiĝis kiel Koninklijke Academie (esperante Reĝa Akademio) la 8-an de januaro 1842 kun Antoine Lipkens kiel fondinto kaj direktoro. Je la 20-a de majo 1846 ĝi iĝis politeknika lernejo, kaj je la 22-a de majo 1905 Teknika / Teknologia Instituto. Finfine, la Instituto akiris la titolon de Teknologia Universitato la 1-an de septembro 1986[1].

Origine la universitato troviĝis en konstruaĵoj en la centro de Delft, sed ekde la dua duono de la 20-a jarcento la universitato situas kune en unu kampuso. En 1997, la lasta parto de la universitato kiu ankoraŭ sidis en la urbocentro (la biblioteko) moviĝis en novan konstruaĵon en la eksterurba kampuso.

En 2005 TU Delft havis ok fakultatojn :

La universitato oferas dek ses bakalaŭrajn studojn kaj tridek magistrajn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Listo de referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Cifera Raporto pri la universitato por la jaro 2016-2017, el la retejo de TU Delft (http://www.tudelft.nl/fileadmin/Files/tudelft/over/Feiten_en_cijfers/Facts___figures_2016-2017.pdf)
  2. En Esperanto la alternativa nomigo Teknika Universitato Delft malkutimas, kvankam ĝi estus pli proksima al la nederlanda nomo, sed estus pli malproksima al speranta nomigoj pri alilandaj samspecaj universitatoj.