Telefónica
Telefónica | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika kompanio • negoco • entrepreno vd | |||||
Dum | 19-a de aprilo 1924 - nekonata/nuntempe | ||||
Antaŭulo | Compañía Telefónica Nacional de España | ||||
Jura formo | sociedad anónima | ||||
Fondintoj | Hispana Registaro vd | ||||
Ĉefestro(j) | José María Álvarez-Pallete • Cándido Velázquez-Gaztelu Ruiz • Juan Villalonga Navarro • César Alierta vd | ||||
Sidejo | Telefónica Building | ||||
Lando | Hispanio | ||||
Dungitoj | 121 853 (stato: 2018) | ||||
Agokampo | telefono | ||||
ISIN-kodo | ES0178430E18 | ||||
Posedata de | Sociedad Estatal de Participaciones Industriales • Publika Investa Fonduso de Saud-Arabio • Banco Bilbao Vizcaya Argentaria • BlackRock • CaixaBank • Banco Bilbao Vizcaya Argentaria • Hispana Registaro • CaixaBank • STC Group vd | ||||
filiaj kompanioj | Movistar • Telefónica Deutschland • Movistar Chile • Movistar del Perú • Movistar Colombia • Movistar Ecuador • Movistar México • Telefônica Brasil • O2 • O2 Ireland • O2 Czech Republic • Terra • Tuenti • O2 • giffgaff • Telefónica Germany GmbH & Co. OHG • E-Plus • Telefonica Research and Development • Tuenti • Movistar • Virgin Media O2 vd | ||||
Posedataj kompanioj | Tuenti • Vivo • O2 • Telefónica Building • GVT • Acción por Movistar Plus+ • Movistar Deportes 2 • Drama por Movistar Plus+ • Canal+ 2 • Comedia por Movistar Plus+ • Movistar Fútbol • Golf por M+ • Toros • Movistar CineDoc&Roll • Caza y Pesca • TVA • Distrito Telefónica • giffgaff • Q5655200 • Canal+ • Telefónica Telecom • TokBox • Cine Español por Movistar Plus+ • Tesco Mobile • Deportes por Movistar Plus+ • Q16490116 • Q16490120 • Series 2 por Movistar Plus+ • Movistar Plus+ • Telefônica Brasil • Movistar Partidazo • Series por Movistar Plus+ • Q21480847 • Q21480848 • #0 por Movistar Plus+ • Cine por Movistar Plus+ • Movistar eSports • Q46535325 • Barcelona Telephone Exchange vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Telefónica S.A. estas hispandevena transnacia entrepreno funkcianta por servo de telekomunikado (fiksa telefono, poŝtelefonoj, ADSL, FTTH, ktp.) kun centra sidejo en Madrido, Hispanio, kaj dum julio de 2010 la kvina plej granda kaj grava telekomunika entrepreno en la mondo.[1]
Ĝi fondiĝis en Madrido la 19-a de aprilo de 1924 kiel Compañía Telefónica Nacional de España (CTNE), kun monopolo de la telefona servo kaj la partopreno de la usona entrepreno ITT. En 1945, la hispana ŝtato akiris 79,6% de la entreprena havaĵo.[2] Tiu parto malpliiĝis pere de kapitala pligrandigo farita en 1967.[3] Totala privatigo okazis pere de du publikaj akcivendoj en 1995 kaj 1999.[4][5] Ekde tiam, Telefónica iĝis unu el ĉefaj entreprenoj pri telefonado. En la 1990-aj jaroj ĝi ŝanĝis nomon al Telefónica, S.A. kaj kreis filion nome Telefónica de España, kiu funkciis en Hispanio. Ekstere ĝi akiris la restan parton de Telefónica Internacional kaj kuniĝis al tiu. Post la liberaligo de la merkato de la telekomunikado en Eŭropo (fino de monopolo), Telefónica devis fronti grandan konkurencon en Hispanio, sed pluestas la ĉefa telefona entrepreno en la lando laŭ nombro kaj de klientoj kaj de fakturado.
En Latinameriko, la entrepreno funkcias por pli ol 153,1 milionoj da klientoj je 30a de septembro de 2008, kiel ĉefa entrepreno en Argentino, Ĉilio, Peruo kun grava funkciado ankaŭ en Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Meksiko, Maroko, Nikaragvo, Panamo, Puerto Rico, Urugvajo kaj Venezuelo. En Eŭropo, krom en Hispanujo, en Britujo, Irlando, Germanujo, Ĉeĥujo kaj Slovakujo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "América Móvil supera a Telefónica en Bolsa y alcanza el cuarto puesto mundial" Cinco Días Konsultita la 11an de julio de 2010
- ↑ http://www.telefonica.com/es/about_telefonica/html/historia/1924-1965.shtml Arkivigite je 2011-04-08 per la retarkivo Wayback Machine Telefónica - Historia konsultita la 15an de februaro de 2011.
- ↑ http://saladeprensa.telefonica.com/jsp/base.jsp?contenido=/jsp/imagenes/imagendetalle.jsp&telem=63&selectNumReg=5&titulo=Jos%E9%20Luis%20L%F3pez%20V%E1zquez%20en%20el...&pagina=1&id=21&origen=imagenessub&idm=es&pais=1&elem=8768 Arkivigite je 2015-09-10 per la retarkivo Wayback Machine Telefónica - Sala de prensa - Fotos - Historia. Konsultita la 15an de februaro de 2011.
- ↑ http://www.telefonica.com/es/about_telefonica/html/historia/1995-2000.shtml Arkivigite je 2011-04-08 per la retarkivo Wayback Machine Telefónica - Historia. Konsultita la 15an de februaro de 2011.
- ↑ http://revistas.ucm.es/rla/11318635/articulos/CRLA9696120131A.PDF Arkivigite je 2010-04-01 per la retarkivo Wayback Machine Breve historia de las privatizaciones en España, 1985-1995 Carlos Martín Urriza Konsultita la 8an de februaro de 2010.