Tempolinio de la Dua Mondmilito (1945)
Aspekto
Jen listo de la okazaĵoj de la Dua Mondmilito dum 1945:
Januaro
[redakti | redakti fonton]- 1-a de januaro: La germanoj startigis surprizan ofensivon (Operaco Nordwind) en norda Alzaco.
: Operaco Bodenplatte estis lanĉita de la Luftwaffe kontraŭ okcidentaj Aliancanaj aerbazoj en Belgio kaj Nederlando fare de elementoj de dek diferencaj flugunuoj Jagdgeschwader, kiel ĝia lasta ĉefa aerofensivo en la milito en okcidento.
: Usonaj trupoj mortigis dekojn da militprizonuloj en Chenogne, Belgio. - 2-a de januaro: 46 usonaj bombaviadiloj B-29 kun bazo ĉe Kolkato, Barato, atakis fervojan ponton apud Bangkoko, Tajlando kaj aliajn celojn en la areo.[2]
: La japanoj pli kaj pli uzis taktikojn de kamikazoj kontraŭ usonaj ŝiparmeaj alproksimiĝantaj fortoj. - 3-a de januaro: La Aliancanoj ekfaris ofensivon oriente de Ardenoj sed ili malsukcesis fermi la pinĉilojn (kio estus ĉirkaŭantaj grendajn nombrojn de germanoj) pere de la tankoj de Patton.
- 4-a de januaro: Usonaj ŝiparmeaj aeratakoj kontraŭ Tajvano.
- 5-a de januaro: La germana ofensivo Nordwind trapasis la limon al Alzaco.
: Japanoj retiriĝis tra la rivero Iravadio en Birmo dum la trupoj de la generalo William Slim persekutis. - 6-a de januaro: Denova usona bombardado de B-29-oj sur Tokio.
- 7-a de januaro: Germanoj, kiel parto de la plano por rekonkeri Strasburgon, trarompis la linion de la "Kolmara Sako", nome pontokapo al la rivero Rejno, kaj orienten.
- 8-a de januaro: La batalo de Strasburgo estis okazanta, dum la usonanoj defendis sian ĵusan akiron.
- 9-a de januaro: Usonanoj surteriĝis sur Luzonon.[2][3] Estis pliaj kamikazaj atakoj super la usona ŝiparo.
- 11-a de januaro: Unua konvojo startis en Ledo (aŭ "Stilwell") ŝoseo en norda Birmo, kio ligigis Hindion kaj Ĉinion.
- 12-a de januaro: La Orientprusia Ofensivo, ĉefa ofensivo de la Ruĝa Armeo en Orienta Prusio, startis la 13an de januaro.
- 13-a de januaro: 1a Belorusia Fronto lanĉis sian vintran ofensivon al Pillkallen, Orienta Prusio, trafante fortan rezistadon el la Germana 3a Panzerarmeo.[2]
- 14-a de januaro: Britaj fortoj klarigis la Roer Triangulon dum la Operaco Nigra Virkoko; temas pri areo fama pro siaj industriaj akvobaraĵoj.
- 15-a de januaro: Hitlero estis jam firme kaŝita en la bunkro en Berlino kun sia kunulino Eva Braun.
: La brita komandanto en Ateno, Generalo Ronald Scobie, akceptis peton por batalĉeso el la Grekpopola Liberiga Armeo. Tio markis la finon de la Dekemvriana, rezulte en klara malvenko por la Greka Maldekstro. - 16-a de januaro: La Usonaj Unua kaj Tria Armeoj kunligiĝis post la Batalo de Ardenoj.
- 17-a de januaro: En Varsovion eniris trupoj de la Ruĝa Armeo.[2][3] Oni instalis registaron favoran al la komunistoj.
: Oni anoncis oficiale, ke la Batalo de Ardenoj finas. - 19-a de januaro: Hitler ordonis, ke neniu ajna retirigo de divizioj aŭ grandaj unuoj estos aprobota de li.
- 20-a de januaro: La Ruĝa Armeo avancis en Orienta Prusio. Germanoj reretiriĝis.
: Franklin D. Roosevelt komencis kvaran regotempon kiel Usona Prezidento; Harry Truman kiel Vicprezidento. - 25-a de januaro: La usona Ŝiparmeo bombardadis Iwo Jima en preparo por invado.
: La Aliancanoj oficiale venkis en la Batalo de Ardenoj. - 27-a de januaro: En Aŭŝvico eniris Sovetaj trupoj.[2][3]
- 28-a de januaro: La Ruĝa Armeo finkompletigis la okupadon de Litovio.
- 31-a de januaro: La Ruĝa Armeo trapasis la riveron Odro en Germanio kaj estis jam je malpli ol 50 mejloj el Berlino.
: Dua invado de Luzono fare de usonaj surterigoj sur la okcidenta marbordo.
: La tuta Birma Vojo malfermiĝis kiam la ligilo de la Ledo Vojo kun Hindio estis finkompletigita.
Februaro
[redakti | redakti fonton]- 1-a de februaro: Ekvadoro deklaris la militon al Germanio kaj Japanio.
- 2-a de februaro: Havenaj dokoj en Singapuro estis detruita per atakoj de B-29.
- 3-a de februaro: La Batalo de Manilo (1945) startis: Fortoj de Usono kaj Filipinoj eniris en Manilo. La Manila masakro okazis dum la batalo.
: Forta bombardado de Berlino. Juĝisto Roland Friesler estis mortigita dum klopodo savi tribunalajn dokumentojn. - 4-a de februaro: La Jalta Konferenco de Roosevelt, Churchill kaj Stalin startis;[2][3] la ĉefa temo de iliaj diskutoj estis postmilitaj influsferoj.
: Belgio estis senigita el germanaj fortoj. - 8-a de februaro: Paragvajo deklaris militon al Germanio kaj Japanio.
- 9-a de februaro: La Kolmara Sako, lasta germana areo okcidente de la rivero Rejno, estis eliminita de la Franca 1a Armeo.
- 12-a de februaro: Peruo deklaris militon al Germanio kaj Japanio.
- 13-a de februaro: La Batalo de Budapeŝto finis per soveta venko, post longa defende fare de germanoj.
- 13-a de februaro/14-a de februaro: La bombardado de Dresdeno okazis; ĝi estis fajrbombita de aliancanaj aerfortoj kaj grandaj partoj de la historia urbo estas detruitaj.
- 14-a de februaro: La Bombardado de Prago (1945): usonaj aviadiloj bombis la urbon erare.
- 15-a de februaro: Venezuelo deklaris militon al Germanio kaj Japanio.
- 16-a de februaro: Usonaj paraŝutistoj kaj trupoj de la filipina komunumo surteriĝis en Corregidor, en la Manila Golfo. Iam scenejo de la lasta usona rezisto komence de 1942, estis tiam scenejo de japana rezistado.
: Usonaj ŝipoj bombardadis Tokion kaj Jokohamon. - 19-a de februaro: Usonaj marsoldatoj invade Iwo Jima.
- 23-a de februaro: Usonaj marsoldatoj hisis la usonan flagon sur Monto Suribaĉi en Iwo Jima.
: Turkio deklaris militon al Germanio kaj Japanio. - 24-a de februaro: Amasa bombado de Germanio pere de proksimume 9 000 bombaviadiloj.
: Egipto deklaris militon al la Akso. - 25-a de februaro: Usonaj incendiaj atakoj al Japanio.
: Post dek tagoj de batalado, usonaj kaj filipinaj trupoj rekonkeris Corregidor. - 26-a de februaro: Sirio deklaris militon al Germanio kaj Japanio.
- 28-a de februaro: Oni establis registaron en Filipinoj.
: Usonaj kaj Filipinaj fortoj invadis Palavanon, nome insulo de Filipinoj.
Marto
[redakti | redakti fonton]- 3-a de marto: Manila estis tute liberigita.[2][3]
: Batalo de Meiktila, Birmo, finis kiam la trupoj de la generalo Slim superis la japanojn; la ŝoseo al Ranguno estis uzebla.
: La Aliancanoj klopodis detrui la bombojn V-2 kaj la lanĉekipaĵon ĉe Hago pere de grandskala bombardado, sed pro navigaciaj eraroj nur la kvartalo Bezuidenhout estis detruita, kaj mortis 511 nederlandaj civiluloj. - 4-a de marto: Finnlando deklaris militon al Germanio, kun reena dato de la 15a de septembro, 1944.
- 6-a de marto: Germanoj lanĉis ofensivon kontraŭ sovetaj fortoj en Hungario.
- 7-a de marto: Batalo de Remagen: Germanaj trupoj malsukcesis eksplodigi la ponton Ludendorff super la rivero Rejno, la Usona Unua Armeo kaptis la ponton kaj ektrapasis la riveron. Tiu Armeo ankaŭ konkeris Kolonjon, Germanio.[2][4]
: Germanoj ekevakuis Danzig. - 9-a de marto: Usonanoj bombincendiigis Tokion (la atako estis kod-nomita Operaco Meetinghouse),[5] kaj okazigis grandan amason de civilulaj mortigoj.
: Pro onidiroj de ebla usona invado, japanoj elpostenigis la registaron de Vichy de Jean Decoux kiu estis funkcianta sendepende kiel kolonia registaro de Vjetnamio: ili proklamis "sendependan" reĝimon de la Imperio de Vjetnamio, kun la imperiestro Bảo Đại kiel teoria reganto. La ĉefministro Trần Trọng Kim formis la unuan vjetnaman registaron. - 10-a de marto: Japanaj balonbomboj Fu-Go damaĝis la atombombejon Hanford de la Projekto Manhattan en Vaŝingtonio, sed malmulte.[6]
- 11-a de marto: Nagojo, Japanio, estis bombincendiigita fare de centoj de B-29.
- 15-a de marto: Rakedoj V-2 plufrapis Anglion kaj Belgion.
- 16-a de marto: La germana ofensivo en Hungario finis per alia soveta venko.
: Iwo Jima estis finfine sekurigita post unumonata batalado, nome la nura marbatalo en la milito kie la nombro de usonaj perdoj estis pli granda ol tiu de japanoj. Sporada luktado pluos ĉar izolataj japanaj batalantoj aperis el kavernoj kaj tuneloj. - 18-a de marto: La Ruĝa Armeo alproksimiĝis al Danzig (postmilite Gdańsk).
- 19-a de marto: Forta bombado de gravaj marbazoj en Japanio, Kobeo kaj Kure.
: Okazis masakro en Deutsch Schützen-Eisenberg, Aŭstrio, en kiu 60 judaj trudlaboristoj estis mortigitaj. - 20-a de marto: Germana generalo Gotthard Heinrici anstataŭis Heinrich Himmler kiel komandanto de la Armegrupo Vistula, nome armegrupo rekte opozicianta la sovetan avancon al Berlino.
: Mandalajo estis liberigita de la Hindia 19a Infanteria Divizio.
: Tokio estis denove bombincendiigita.
: La trupoj de Patton konkeris Mainz, Germanio. - 21-a de marto: Brita aeratako al la sidejo de Gestapo en Kopenhago, Danio, en subteno de la Dana rezistomovado.
- 22-a de marto-23-a de marto: Usonaj kaj britaj fortoj trapasis la Rejnon ĉe Oppenheim.
- 23-a de marto: Jam estis klara ke Germanio estis sub atakoj el ĉiuj flankoj.
- 24-a de marto: Operaco Varsity, nome brit-uson-kanada atako sub Montgomery trapasis la Rejnon ĉe Wesel.
- 27-a de marto: La Okcidentaj Aliancanoj malrapidigis sian avancon kaj permesis al la Ruĝa Armeo konkeri Berlinon.
- 28-a de marto: Argentino deklaris militon al Germanio, nome la lasta okcidenta lando kiu faris tion.
- 29-a de marto: La Ruĝa Armeo eniris en Aŭstrion. Aliaj Aliancanoj konkeris Frankfurton; la germanoj estis en ĝenerala retiriĝo al la centro de la lando.
- 30-a de marto: La Ruĝa Armeo konkeris Danzig.
- 31-a de marto: Generalo Eisenhower radielsendis alvokon al germanoj por kapitulaco.
Aprilo
[redakti | redakti fonton]- 1-a de aprilo: Usonaj trupoj starigis Operacon Iceberg, kiu estis la Batalo de Okinavo. Ĝi estus bazeelirejo por invado al japana ĉeftero.
: Usonanoj rekonkeris Legazpi, provinco Albajo en Filipinoj. - 2-a de aprilo: Sovetoj startigis la Vienan Ofensivon kontraŭ Germanaj fortoj en kaj ĉirkaŭ la ĉefurbo de Aŭstrio.
: Germanaj armeoj estis ĉirkaŭitaj en la regiono de Rur. - 4-a de aprilo: Bratislavo, ĉefurbo de la Slovaka Respubliko, estis kaptita de avancantaj sovetaj fortoj. La restintaj membroj de la pro-germana registaro de ĉefministro Jozef Tiso fuĝis al Aŭstrio.
: La Koncentrejo Ohrdruf estis liberigita de Aliancanoj. - 6-a de aprilo: La Ofensivo en Italio de printempo 1945 startis en norda Italio.
- 7-a de aprilo: La japana batalŝipo Jamato estis sinkigita ĉe la nordo de Okinawa kiam la japanoj faris sian lastan gravan maroperacon.
- 9-a de aprilo: La Batalo de Königsberg finis en soveta venko.
: Forta bombado ĉe Kiel fare de RAF detruis la lastajn du ĉefajn germanajn militŝipojn.
: Pastoro Dietrich Bonhoeffer estis ekzekutita en la prizono de Flossenburg. - 10-a de aprilo: La koncentrejo Buchenwald estis liberigita de usonaj fortoj.
- 11-a de aprilo: Japanaj kamikazoj atakis usonajn ŝipojn plue en Okinavo; la usonaj aviadilŝipo Enterprise kaj la batalŝipo Missouri estis frapitaj.
: Hispanio rompis diplomatajn rilatojn kun Japanio, kun ekskuzo ties konduton en Filipinoj. - 12-a de aprilo: Usona Prezidento Franklin D. Roosevelt mortis subite. Harry S. Truman iĝis prezidento de Usono.
- 13-a de aprilo: La Viena Ofensivo finis per soveta venko.
: Okazis la Gardelegena Masakro. Ĉirkaŭ 1000 sklavaj laboristoj estis enfermitaj en fojnejo kiu poste estis incendiita. Ĝi estis unu el la lastaj masakroj fifaritaj al civiluloj de Germanoj. Ĝuste kelkajn horojn poste, usonaj trupoj konkeris Gardelegenon. - 14-a de aprilo: Granskala fajrbombado al Tokio.
- 15-a de aprilo: La Koncentrejo Bergen-Belsen estis liberigita fare de la Brita Armeo.
- 16-a de aprilo: La Batalo de Seelower Höhen kaj la Batalo de Odro-Niso startis dum la sovetoj plue avancis al Berlino.
- 18-a de aprilo: Ernie Pyle, fama militĵurnalisto de GI, estis mortigita de snajpero en Ie Ŝima, malgranda insulo ĉe Okinavo.
- 19-a de aprilo: Svislando fermis siajn limojn kun Germanio (kaj kun la iama Aŭstrio).
: Aliancanoj plue forbalais al la Pada Valo.
: La soveta avanco al Berlino pluis kaj tuj atingis la antaŭurbojn.
- 20-a de aprilo: Hitler celebris sian 56an naskotagon en la bunkro en Berlino; estas informoj ke li estas malsana, nervoza kaj deprimita.
- 21-a de aprilo: Sovetaj fortoj de Georgij Ĵukov (1a Belorusa Fronto), Konstantin Rokosovski (2a Belorusa Fronto) kaj de Ivan Konev (1a Ukrainia Fronto) lanĉis atakojn kontraŭ la germanaj fortoj en kaj ĉirkaŭ la urbo Berlino en la malfermaj etapoj de la Batalo de Berlino.
: Hitler ordonis al SS-Generalo Felix Steiner ataki la 1an Belorusan Fronton kaj detrui ĝin. La fuŝe improvizitaj unuoj de la "Armeo de Steiner" ne estis preparitaj por tio. - 22-a de aprilo: Hitler estis informit vespere ke, kun aprobo de Gotthard Heinrici, la atako de Steiner neniam estis lanĉita. Anstataŭe, la fortoj de Steiner estis rajtigitaj retiriĝi. Responde, Hitler koleriĝis furie kontraŭ supozita perfido kaj malkompetenteco de siaj milit-komandantoj nome Wilhelm Keitel, Hans Krebs, Alfred Jodl, Wilhelm Burgdorf kaj Martin Bormann. La kolero de Hitler finis per ĵuro resti en Berlino por estri la defendon de la urbo. Hitler ordonis la generalon Walther Wenck ataki al Berlino pere de la 12a Armeo, konekti kun la 9a Armeo de la generalo Theodor Busse, kaj liberigi la urbon. Wenck lanĉis atakon, sed tute malsukcese.
- 23-a de aprilo: Hermann Göring sendis radiogramon al la bunkro de Hitler, postulante esti deklarita sukcedanto de Hitler. Li asertis, ke se li ne ricevos respondon je 10 pp, li subkomprenos, ke Hitler estas nekapabligita kaj ekhavos estrecon de la Tria Regno. Furia, Hitler rekoleriĝis, elpostenigis lin kaj forpelis lin el la Nazia Partio.
: Albert Speer faris lastan viziton al Hitler, kaj informis lin ke li (Speer) ignoris la Neronan Dekreton por "bruligita tero". - 24-a de aprilo: Himmler, ignorante ordonojn de Hitler, faris sekretan kapitulacan proponon al Aliancanoj, (pere de grafo Folke Bernadotte, estro de la Ruĝa Kruco), kondiĉe ke la Ruĝa Armeo ne partoprenu. La propono estis malakceptita; kiam Hitler eksciis pri la perfido de la 28a, li ordonis Himmler pafi.
: Fortoj de la 1a Belorusa Fronto kaj de la 1a Ukraina Fronto ligis la dekomencan ĉirkaŭon de Berlino.
: Aliancanoj ĉirkaŭis la lastajn germanajn armeojn ĉe Bolonjo, kaj la milito en Italio fakte finis. - 25-a de aprilo: Elba Tago: Unua kontakto inter sovetaj kaj usonaj trupoj ĉe la rivero Elbo, proksime de Torgau en Germanio.
- 26-a de aprilo: Hitler alvokis la feld-marŝalon Robert Ritter von Greim el Munkeno al Berlino por ekkomandi la Luftwaffe el Göring. Flugante al Berlino, von Greim estis grave vundita de soveta kontraŭ-aviadila pafado.
- 27-a de aprilo: La ĉirkaŭo de germanaj fortoj en Berlino estis kompletigita de la 1a Belorusa Fronto kaj de la 1a Ukraina Fronto.
- Lastaj germanaj formacioj retiriĝis al Norvegio el Finnlando kaj tiel la Laponia milito finis; oni hisis la finnan flagon sur la tri-landa punkto kiel celebro.
- 28-a de aprilo: La ŝtatestro de la Itala Socia Respubliko, Benito Mussolini, tre maskita, estis kaptita en norda Italio dum klopodis fuĝi. Mussolini kaj lia amtino Clara Petacci, estis mortpafitaj kaj pendumitaj en Milano la venontan tagon. Ankaŭ aliaj membroj de lia pupa registaro estis ekzekutitaj de Italaj partizanoj kaj iliaj korpoj montritaj en Milano.
- 29-a de aprilo: La Koncentrejo Dachau estis liberigita de la Usonoa 7a Armeo.
: Ĉiuj fortoj de Akso en Italio oficiale kapitulacis kaj oni deklaris batalĉeson.
: Aliancanaj aerfortoj komencis la Operacojn Manna kaj Chowhound, por havigi manĝohelpon al Nederlandos pere de batalpaŭzo kun la okupaciantaj germanaj fortoj.
: Hitler edziĝis al sia kunulino Eva Braun. - 30-a de aprilo: Hitler kaj lia edzino memmortigis sin pere de kombino de veneno kaj pafo. Antaŭ morti, li diktis sian testamenton. En ĝi Joseph Goebbels estis nomumita Regna Kanceliero kaj la admiralo Karl Dönitz estis nomumita Regna Prezidento.
Majo
[redakti | redakti fonton]- 1-a de majo: La germana generalo Hans Krebs negocis la kapitulacon de la urbo Berlino kun la soveta generalo Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov. Ĉujkov, kiel komandanto de la Soveta 8a Gvardarmeo, komandis la sovetajn fortojn en centra Berlino. Krebs ne estis rajtigita de la Regna Kanceliero Goebbels por interkonsenti senkondiĉan kapitulacon, kaj tiele lia negocado kun Ĉujkov finis sen interkonsento.
: Goebbels kaj lia edzino murdis siajn filojn kaj memortigis sin.
: La estroj de la partizanoj de Jugoslavio nome Josip Broz Tito kaj liaj trupoj konkeris Trieste, Italio. Trupoj de Novzelando ludis subtenan rolon.
: La milito en Italio finis sed kelkaj germanaj trupoj ankoraŭ ne atentas pri tio.
: Aŭstraliaj trupoj surteriĝis sur la insulon Tarakan ĉe la marbordo de Borneo.
- 2-a de majo: Sovetaj fortoj konkeris la Reichstag kaj hisis la flagon sur la konstruaĵo.
: La Batalo de Berlino finis kiam la germana generalo Helmuth Weidling, komandanto de la Berlina Defendo Areo, (jam ne plu sub komando de Goebbels), senkondiĉe kapitulacigis la urbon Berlino al la soveta generalo Vasili Ĉujkov. - 3-a de majo: Ranguno estis liberigita.
: La germana krozoŝipo Admiral Hipper estis sinkigita, post esti frapita de RAF en aprilo.
: Éamon de Valera, Taoiseach (ĉefministro) de Irlando, sendis kondolencojn pro la morto de Hitler al la germana oficiraro. - 4-a de majo: Karl Dönitz ordonis ĉiujn U-boatojn ĉesi operacojn.
: Germanaj trupoj en Danio, Norda Germanio kaj Nederlando kapitulacis al Montgomery.
: La Koncentrejo Neuengamme estis liberigita. - 5-a de majo: Formala negocado por la kapitulaco de Germanio startis en Reims, Francio.
: Luktantoj de la Ĉeĥa rezistomovado ordonis la komencon de la Praga ribelo kaj la sovetoj startigis la Pragan Ofensivon.
: Germanaj trupoj en Nederlando oficiale kapitulacis; Princo Bernardo de Nederlando akceptis la kapitulacon.
: Koncentrejo Mauthausen estis liberigita.
: Kamikazoj havis gravajn sukcesojn ĉe Okinavo.
: Japana incendibalono faras siajn nurajn mortigojn en usona teritorio, nome ses ekskursantoj en Bly, Oregono. - 6-a de majo: Germanaj soldatoj pafis kontraŭ homamaso celebranta la liberigon de Nederlando en Placo Dam. Rande de paco, 120 personoj estis grae vunditaj kaj 22 mortigitaj.[7]
: Lasta batalado de usonaj trupoj en Eŭropo.
- 7-a de majo: Germanio kapitulacis senkondiĉe al la Aliancanoj en la Suprema Sidejo de Aliancanoj en Rheims, Francio, en la 2:41 a.t. Interkonsente kun ordonoj el la Regna Prezidento Karl Dönitz, la Generalo Alfred Jodl subskribis el Germanio.
: Hermann Göring kapitulacis al usonanoj. Sporada pafado en Aŭstrio kontraŭ du germanaj aviadiloj.[8] - 8-a de majo: Tago de Venko en Eŭropo: La batalĉeso validiĝis el unu minuto post noktomezo.
: Interkonsente kun ordonoj de Dönitz, la kolonel-generalo Carl Hilpert kapitulacigis senkondiĉe siajn trupojn en la Kurlanda Sako.
: Germanio denove kapitulacis senkondiĉe al la armeo de Sovetunio sed tiam en ceremonio gastigita de Sovetunio. Interkonsente kun ordonoj de Dönitz, Generalo Wilhelm Keitel subskribis el Germanio.
: La restintaj membroj de la pro-germana Slovaka Respubliko de la Prezidento Jozef Tiso kapitulacis al la 20a Korpuso de la usona generalo Walton Walker en Kremsmünster, Aŭstrio.
: La Praga ribelo finis per negocita kapitulaco kun la Ĉeĥa rezistomovado kiu permesis al la germanoj en Prago lasi la urbon.
: Por senarmigi la japanojn en Vjetnamio, la Aliancanoj dividis la landon en duono laŭ la 16a paralelo. Ĉinaj naciistoj venos kaj senarmigos la japanojn norde de la paralelo dum la Britoj venos kaj faros same en la sudo. Dum konferenco, reprezentantoj el Francio postulis la revenon de ĉiuj francaj antaŭ-militaj kolonioj en Hindoĉinio. Tiu postulo estis garantiita. - 9-a de majo: Sovetunio oficiale deklaris la 9an de majo kiel Venkotago.
: La Ruĝa Armeo eniris en Prago.
: La germana soldataro de la Manikinsuloj akceptis senkondiĉan kapitulacon.
: Germanaj trupoj de Bornholm kapitulacis al sovetaj trupoj. - 11-a de majo: La sovetoj konkeris Pragon, nome lasta ĉefurbo en Eŭropo liberigita. Eisenhower malhelpis Patton partopreni en la liberigo.
: Germana Armegrupa Centro en Ĉeĥoslovakio kapitulacis.
: La milito en Nov-Gvineo pluis, kaj aŭstralianoj atakis al Wewak. - 14-a de majo: Nagojo, Japanio, estis tre forte bombita.
: Luktado en sudaj Filipinoj pluis. - 14-a de majo–15-a de majo: La Batalo de Poljana ekis kaj finis.
- 20-a de majo: La Kartvela ribelo de Teselo finis, konkludante ĉiujn konfliktojn de la Dua Mondmilito en Nederlando.
- 23-a de majo: Britaj fortoj kaptis kaj arestis la membrojn de tio kio restis el la Registaro de Flensburg. Tiu estis la germana registaro formita de la Regna Prezidanto Karl Dönitz post la memmortigoj kaj de Adolf Hitler kaj de Joseph Goebbels.
: Forta bombado de Jokohamo, grava haveno kaj marbazo.
: Heinrich Himmler, estro de famaj SS, mortis pro memmortigo pere de venena pilolo. - 25-a de majo: La Batalo de Odžak finis, finigante ĉiujn konfliktojn de la Dua Mondmilito en Jugoslavio kaj Eŭropo.
- 29-a de majo: Startis batalado en Sirio kaj Libano, kiam naciistoj petis liberon el la franca kontrolo.
Junio
[redakti | redakti fonton]- 2-a de junio: 87 aviadiloj el la usona aviadilŝipo Ticonderoga atakis aerodromojn de Kjuŝuo, Japanio, intence haltigi la ekflugon de specialaj atakoj.[2]
- 5-a de junio: La Aliancanoj interkonsentis dividi Germanion en kvar areoj de kontrolo (usona, brita, franca kaj soveta).
: La Usona ŝiparo de William Halsey, Jr., suferis enorman damaĝon el granda pacifika tajfuno. - 10-a de junio: Aŭstraliaj trupoj surteriĝis en Brunejo.
- 11-a de junio: Schiermonnikoog, insulo en Nederlando, estis la lasta parto de Eŭropo liberigita de Aliancanaj trupoj.
- 13-a de junio: Aŭstraliaj trupoj konkeris Brunejon.
- 15-a de junio: Osako, Japaio, estis tre akre bombita.
- 16-a de junio: Japanoj estas en ĝenerala retirigo en centra Ĉinio.
- 17-a de junio: Japana Admiralo Ota Minoru faris ritan memmortigon ĉar malsukcesis defendi Okinavon, Japanio.[2]
- 19-a de junio: Unuiĝinta Reĝlando komencis malrekrutigon.
- 21-a de junio: La malvenko de japanoj en Okinavo estis jam kompleta.
- 26-a de junio: La Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj estis subskribita en San Francisco.
- 27-a de junio: La unua naftopumpilo estis riparita en la insulo Tarakan.[9]
Julio
[redakti | redakti fonton]- 1-a de julio: Aŭstraliaj trupoj surteriĝis en Balikpapan, Borneo en la lasta grava surtera operaco de la milito fare de la okcidentaj aliancanoj.
- 5-a de julio: Generalo Douglas MacArthur anoncis, ke Filipinoj estis liberigitaj.
- 6-a de julio: Norvegio deklaris militon al Japanio.
- 10-a de julio: Usona maraviadiloj partoprenis en atakoj al Tokio por la unua fojo.
- 14-a de julio: Italio deklaris militon al Japanio.
- 16-a de julio: Usono faris la Trinity-teston en Alamogordo, Nov-Meksiko, nome unua pruvo de atombombo.
- 17-a de julio: La Pocdama Konferenco startis kun la Brita Ĉefministro Churchill, la Soveta Ĉefministro Stalin kaj la Usona Prezidento Truman. La estroj de Aliancanoj interkonsentis insisti al senkondiĉa kapitulaco de Japanio.
- 22-a de julio: Usono kaj Japanio eniris en malgranda senmorta luktado en la Batalo de la Golfo de Tokio. La japanoj suferis malgrandajn perdojn.
- 24-a de julio: Truman sugestas en la Pocdama Konferenco, ke Usono havas atomarmilojn.
: Britoj kaj usonanoj komencas la bombadon de Kure, Hiroŝimo. - 26-a de julio: La Laborista Partio venkegis en la Brita balotado. Clement Attlee anstataŭis Churchill kiel Ĉefministro kaj tuj flugis al la negocado en Pocdamo. Oni publikigis la tekston de la Pocdama Deklaracio.
- 28-a de julio: La japanaj batalŝipoj Haruna kaj Ise estis sinkigitaj de aviadiloj el usona Taskoforto 38a kiam estis en neprofunda ankrado en la Marbazo de Kure.
- 30-a de julio: La usona ŝipo Indianapolis estis sinkigita tuj post noktomezo fare de japana submarŝipo tuj post esti liveranta atombomban materialon en Tiniano. Pro malbona komunikado, la rezulto de la ŝipo estis nesciita dum kelka tempo kaj granda parto el la maristaro droniĝis aŭ estis atakitaj de ŝarkoj en la venontaj kvar tagoj.
- 31-a de julio: Usono faris aeratakojn al la urboj Kobeo kaj Nagojo en Japanio.
Aŭgusto
[redakti | redakti fonton]- 1-a de aŭgusto: Ukrainaj insurekciantoj atakis la policejon de Baligrod, Pollando. Polaj soldatoj defendis la stacion, kaj forpelis la atakintojn, kiuj tamen bruligis domojn dum retiriĝo.
- 2-a de aŭgusto: Fino de la Pocdama Konferenco: Aferoj kiel la forpelo de Germanoj el la orientaj partoj de iama Germanio kaj aliloke en orienta Eŭropo estis deklaritaj en la Pocdama Interkonsento.
- 6-a de aŭgusto: La bombaviadilo B-29 Enola Gay faligis la unuan atombombon "Little Boy" sur Hiroŝimo.
- 8-a de aŭgusto: Sovetunio deklaris militon al Japanio; La Soveta invado de Manĉurio startis nur ĉirkaŭ unu horon poste; tio inkludis surterigojn en la Kurilaj Insuloj. Japanoj evakuis antaŭvidante tion.
- 9-a de aŭgusto: La bombaviadilo B-29 Bockscar faligis la duan atombombon "Fat Man" sur Nagasako.
- 14-a de aŭgusto: Japanaj militistoj kaj dekstruloj klopodis elpostenigi sian registaron kaj eviti la neeviteblan kapitulacon.
: Lasta tago de batalado de usonaj fortoj. Ĉiuj unuoj estis enfermitaj.
- 15-a de aŭgusto: La imperiestro Hirohito elsendis radiodiskurson anoncante la Kapitulacon de Japanio; kvankam la kapitulaco aspektas "senkondiĉa", la statuso de la imperiestro estas ankoraŭ studota.
: Celebroj pro la Tago de la Venko super Japanio okazis tutmonde. - 16-a de aŭgusto: La imperiestro Hirohito publikigis sian diskurson ordonante al japanaj fortoj la batalĉeson.
- 17-a de aŭgusto: Indonezio deklaris sendependecon el Japanio.
: La Ĝenerala Ordono 1a por la kapitulaco de Japanio estis aprobita de la Prezidento Truman. - 19-a de aŭgusto: Je spontanea nekomunista kunsido en Hanojo, Ho Ĉi Minh kaj la Viet Minh akceptis la estran rolon en la movado por elpreni la povon el la francoj. Kun teoria duma japana kontrolo de Hindoĉinio, Bảo Đại akceptis en la ideo ke la Viet Minh estas kunlabore kun usonanoj kiuj garantios postan sendependecon por Vjetnamio. Poste, la geriloj de Ho Ĉi Minh okupis Hanojon kaj proklamis provizoran registaron.
: Kontraŭstaroj inter ĉinaj naciistoj kaj ĉinaj komunistoj eksplodis. - 22-a de aŭgusto: Japanaj armeoj kapitulacis al la Ruĝa Armeo en Manĉurio.
- 27-a de aŭgusto: Japanaj armeoj kapitulacis en Birmo pere de la Rangunaj ceremonioj.
- 30-a de aŭgusto: La Brita Ŝiparmeo estre de admiralo Cecil Harcourt liberigis Hongkongon.
- 31-a de aŭgusto: Generalo MacArthur ekkomandis super la japanan registaron en Tokio.
Septembro
[redakti | redakti fonton]- 2-a de septembro: La Japana Dokumento de Kapitulaco estis subskribita sur la ferdeko de la usona batalŝipo Missouri en la Golfo de Tokio.
: La komandanto de la Imperijapana Armeo Generalo Tomojuki Ĝamaŝita kapitulacis al filipinaj kaj usonaj trupoj en Kiangan, Ifugao, en Nordaj Filipinoj.
: Ho Ĉi Minh publikigis sian Proklamon de Sendependecon de la Demokratia Respubliko Vjetnamio, tre inspirita el la Usona Deklaro de Sendependeco el kopio havigita de la Oficejo de Strategiaj Servoj. Ho deklaris sin prezidento de la Demokratia Respubliko Vjetnamio kaj celas usonan agnoskon sed ĝi estis ripete ignorita de la Prezidento Truman. - 4-a de septembro: La lastaj germanaj trupoj kapitulacis en Svalbardo.
- 5-a de septembro: Singapuro estis oficiale liberigita de britaj kaj hindiaj trupoj.
- 6-a de septembro: La Usona Komenca Post-kapitulaca Politiko por Japanio, kiu regos politikon de Usono por okupacio de Japanio, estis aprobita de Truman.
- 9-a de septembro: La japanaj trupoj en Ĉinio formale kapitulacis, kio estis la fino de la Dua japana-ĉina milito.[10]
- 13-a de septembro: Britaj fortoj de la 20a Hindia Divizio de la Major-Generalo Douglas Gracey, ĉirkaŭ 26 000 homoj en tuto, alvenis en Saigonon por senarmigi kaj akcepti la kapitulacon de la Japanaj Okupacifortoj en Vjetnamio sude de la 16a paralelo. 180 000 ĉinaj naciistaj soldatoj, ĉefe malriĉaj kamparanoj, alvenis en Hanojo por senarmigi kaj akcepti la kapitulacon norde de la linio. Post rabadi vjetnamajn vilaĝojn dum sia marŝado el Ĉinio, ili venis rabadi Hanojon.
- 12-a de septembro: Japana regado de Koreio finis post la Ĝenerala Guberniestro Generalo Nobujuki Abe demisiis.
- 16-a de septembro: La japana soldataro en Hongkongo oficiale subskribi la dokumenton de kapitulaco.
- 22-a de septembro: La britoj rearmigis 1 400 francajn soldatojn el la japanaj koncentrejoj ĉirkaŭ Saigono. En Saigono, la nokton de la 24a de septembro, amaso komponita el Viet-Minh militantoj kaj simpatiantoj atakis la francan kolonian administrejon kaj mortigis ĉirkaŭ 150 eŭropaj civiluloj. Tiam ĉirkaŭ 20 000 francaj civiluloj loĝis en Saigono.
- 29-a de septembro: Usona Generalo Robert Milchrist Cannon akceptis la kapitulacon de armiloj el la soldatoj de la Japanaj Armeo kaj Mararmeo en la insuloj Mijako kaj Iŝigaki en Sakiŝima insularo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Zaloga: Operation Nordwind 1945. p. 44.
- ↑ 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 1945 Timeline. WW2DB. Alirita 2011-02-09.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Chronology of World War Two. andrew.etherington. Arkivita el la originalo je 2012-10-26. Alirita 2015-01-19.
- ↑ ConflictTimeLine. onwar.com. Alirita 2015-03-09.
- ↑ Tony Long. Burning the Heart Out of the Enemy 9a de marto, 2011, Wired Magazine.
- ↑ History of the Plutonium Production Facilities at the Hanford Site Historic District, 1943–1990 Alirita la 27an de aprilo, 2007 [1] 10a de novembro, 2006.
- ↑ Doden op 7 mei 1945. Amsterdam City Archives. Arkivita el la originalo je 1a de oktobro 2011. Alirita 7a de majo 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-01. Alirita 2019-02-09.
- ↑ http://www.80thdivison.com/AfterActionReports/80th_TaskForceSmythe_Surrenderof6thGermanArmyatGarstanAustria_06-08MAY45.pdf[rompita ligilo]
- ↑ Stanley (1997) p. 175.
- ↑ Protokolo de kapitulaco, 9a de septembro 1945 (alirita la 19an de februaro 2019).