Teobert Maler
Teobert Maler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1842 en Romo |
Morto | 22-an de novembro 1917 (75-jaraĝa) en Mérida |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1917) Grandduklando Badeno Aŭstra imperio |
Okupo | |
Okupo | esploristo arkeologo fotisto arkitekto antropologo Mezamerikologo |
Teoberto aŭ Teobert MALER (naskiĝis la 12-an de januaro 1842 en Romo, mortis la 22-an de novembro 1917 en Mérida, Meksiko), estis ital-aŭstri-germana esploristo, fama fakulo pri majaoj kiu dediĉis sian vivon al malkovro kaj dokumentado de la ruinoj de la majaa civilizacio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li venis al Meksiko kiel soldato de la imperiestro Maksimiliano kaj en ties armeo li kapitaniĝis. Post kapitulaco al la respublikaj fortoj, li decidis resti en la lando; tiukadre li ŝanĝis sian nomon el Teobert al Teoberto, pli facile prononcebla en hispana lingvo.
Maler ege interesiĝis por fotografio kaj por antikvaĵoj de Mezameriko. Kiel rezulto li faris utilan laboron de diskonigo kaj dokumentado de la de antaŭkolumbaj ruinoj; speciale de la majaa azreo. En 1876, li faris detalajn fotografiojn de Mitla, en la posta somero (1877) li veturis al San Cristóbal de las Casas kaj vizitis la ruinojn de Palenque. Tiam oni konis malmultege pri tiaj lokoj kaj oni devis malfermi vojon inter la ĝangalo por atingi la celojn.
Post kelkaj jaroj en Eŭropo li revenis en Meksikon en 1884. En Jukatano, li akiris domon en Ticul, kie li laboris fotografie kaj lernis la majaan lingvon. Li kunigis tion kun la arkeologia esplorado de la regiono. Li vizitis dekomence la plej konatajn ruinojn, kiel Chichén Itzá kaj Uxmal. En la unua vivis tri monatojn kaj estis pioniro de ties dokumentado. Poste li veturis al malpli konataj lokoj, veturis en Peteno, navigis laŭ la riveroj La Pasión kaj Usumacinta, en Gvatemalo kaj vizitis la meksikan stato Chiapas.
Kontribuo
[redakti | redakti fonton]El 1898, Maler kunlaboris kun la Instituto Peabody de la Universitato de Harvard. Ekde tiam ĝis 1905, li esploris la ruinojn de Ceibal je la konto de tiu institucio, sed la interkonsento kun la Instituto Peabody finis en 1909.[1]
Maler estis pioniro en la konservado de la arkeologia heredo denoncante la kutimon de la esploristoj kunporti pecojn el la arkeologiaj kuŝejoj eksterlanden. La plej rimarkinda okazo temis pri la usona konsulo Edward Herbert Thompson, kiu fripone ŝajnigante sin arkeologo, forrabadis dum jaroj en aĉetita bieno la restaĵojn de la Sankta Cenoto de Chichén Itzá por vendi ilin en Usono.[2][3]
En 1907 li malkovris la arkeologian kuŝejon de Moral Reforma en Balancán.[4] Li malriĉiĝis en la lastaj jaroj de sia vivo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ *Kelly, Joyce (1996). An Archaeological Guide to Northern Central America: Belize, Guatemala, Honduras, and El Salvador. Norman: University of Oklahoma Press. p. 159. ISBN 0-8061-2858-5. OCLC 34658843.
- ↑ Enciclopedia Yucatanense (2a eldono). Mérida, Yucatán, México: Instituto de Cultura, Gobierno de Yucatán. 2010 (ciferecigo). Arkivita el la originalo la 5an de marto 2010. Konsultita la 3an de aŭgusto 2010.
- ↑ Yucatán en el tiempo. Enciclopedia Alfabética. Tomo 5, pp. 570-571, México 1998. ISBN 970-9071-04-1
- ↑ Arqueología Mexicana. Moral Reforma: En la senda de Xibalbá. Vol XI num 61. Mayo-junio 2003. P= 42
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Teoberto Maler
- La fotografia verkaro de Teoberto Maler en Jukatano Alirita la 22an de marto 2013.
- Testamento de T. Maler