Saltu al enhavo

Teodoro la Legisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teodoro la Legisto
Elektaĵo el la "Eklezia Historio" de Teodoro Anagnosto aŭ Teodoro la Legisto, prenita el la verko de Nicephorus Callistus Xanthopulos (1256-1335) en la libro "Historiae Ecclesiasticae Scriptores Graeci", eldono de Henricus Valesius (1603-1676). Presita de Henricus Wetstein (1649-1726) en Amstelodami, 1695.
Elektaĵo el la "Eklezia Historio" de Teodoro Anagnosto aŭ Teodoro la Legisto, prenita el la verko de Nicephorus Callistus Xanthopulos (1256-1335) en la libro "Historiae Ecclesiasticae Scriptores Graeci", eldono de Henricus Valesius (1603-1676). Presita de Henricus Wetstein (1649-1726) en Amstelodami, 1695.
Persona informo
Naskiĝo ĉ.470
Morto ĉ.550
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto de kristanismo
verkisto
historiisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Historia tripartita vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pozicio de Konstantinopolo dum la bizanca epoko.

Teodoro la Legisto (naskiĝdato nekonata, mortodato: antaŭ 550) estis bizanca historiisto kiu vivis kaj laboris en Konstantinopolo en la unua duono de la 6-a jarcento.[1]

Lia surnomo ligiĝas al rolo de legisto en la preĝejo de Sankta Sofia de Konstantinipolo. Li verkis greklingvan "Tripartan Historion" en kvar libroj, konstruita sintezante erojn de aliaj tri historiistoj: Sokrato Skolastika, Sozomeno, kaj Teodoreto.

Teodoro verkis ankaŭ pri la imperiestroj Teodozo la 2-a (450) ĝis la epoko de Justino la 1-a (antaŭ ol 527), sed tiu verko perdiĝis: apenaŭ serio da eroj estis konservita kun la titolo Apo phones Nikephorou Kallistou. Tiuj eroj, tamen, estas konsiderataj apokrifaj [2]. Citaĵoj pri iaj libroj kuŝas ankaŭ en la verkoj de Johano de Damasko kaj en la agoj de la 7-a Ekumena Koncilio.

Liaj libroj plenplenas je legendoj, foje fabelaj, sed ili rezultas gravaj pro manko de aliaj tiuepoke historiaj fontoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Theodorus Lector - artikolo publikigita en Catholic Encyclopedia.
  2. De Boor, Zeitschrift f. Kirchengesch., VI, 489; Preuschen in "Realenencyk. f. Prot. Theol.", s. v., Leipzig 1907

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]