Teodozio el Bitinio
Θεοδόσιος της Βιθυνίας (160 a. K. - 87 a. K.) | ||
---|---|---|
"Theodosii Tripolitae Sphaericorum", verko publikigita en 1586.
| ||
Persona informo | ||
Θεοδόσιος της Βιθυνίας | ||
Naskonomo | Θεοδόσιος | |
Naskiĝo | 160 a. K. en Tripolo, Libio aŭ Bitinio, Turkio]] | |
Morto | 87 a. K. en Bitinio, Turkio]] | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto astronomo vd | |
Laborkampo | Geometrio kaj sfera geometrio vd | |
Aktiva dum | 2-a jarcento a.K.E.–1-a jarcento a.K.E. vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Sphaerics vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Teodozio el Bitinio aŭ Teodozio el Tripoli estis greka kuracisto, matematikisto kaj astronomo. Strabono, en sia "Geographyka", diras ke li naskiĝis en Bitinio, Turkio sed vivis kaj laboris ĉefe en Tripolo, Libio. Lia ĉefa verko "Sphaericorum" estis unuafoje tradukita en la araban de Kusta ben Luka (819-912) kaj kompletigita de Thābit ibn Qurra (836-910). Estas multaj komentarioj pri ĉi tiu kaj aliaj verkoj de Teodozio, kompilitaj de orientaj sciencistoj de la 13-a kaj 15-a jarcentoj, inter kiuj oni povas nomi tiajn eminentajn matematikistojn, astronomoj kiel Nasir ad-Din at-Tusi (1201-1274) kaj Muhyi al-Din al-Maghribi (1220-1283) kaj aliaj. Vitruvio atribuas al li inventadon de universala sunhorloĝo (t.e., kiu indikas la tempon sendepende de la uzloko).
La "Sphaericorum" estis tradukita (kiel aliaj verkoj de Teodozio) en la araban fine de la 9-a jarcento kaj el la araba en la latinan en la 12-a jarcento (Platono Tiburtino (1100-1145), Gherardo da Cremona (1114-1187)). Presitaj eldonoj unue aperis en 1518 en Venecio (latine, tradukita el la araba), en 1529 en Vieno (fare de Johannes Vögelin (1500-1549)), en 1558 en Parizo (J. Pena), en 1572 en Strasburgo (Konrad Dasypodius (1530-1601)) kaj poste, inter aliaj, en eldonoj de Christopher Clavius (Romo, 1586), J. Auria (Romo, 1587), Marin Mersenne (1644), Isaac Barrow (1675).[1]
- "De habitationibus" (Pri loĝejoj) kaj "De diebus et noctibus" ("Pri tagoj kaj noktoj"), estas ambaŭ verkoj pri matematika geografio. La unua verko priskribas, interalie, kiuj partoj de la ĉielo estas videblaj en malsamaj geografiaj lokoj kaj la dua libro priskribas la longon de tagoj kaj noktoj dum jaro.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- περὶ οἰκήσεων ("Pri loĝejoj") aŭ "De habitationibus"
- περὶ ἡμερῶν καὶ νυκτῶν ("Pri noktoj kaj tagoj") aŭ ("De diebus et noctibus")
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Eŭdokso el Knido (408 a. K. - 355 a. K.)
- Aŭtoliko de Pitano (360 a. K. - 290 a. K.) greka astronomo, matematikisto kaj geografo.
- Hiparko el Bitinio (190 a. K. - 120 a. K.)
- Strabono (63 a. K. - 23 a. K.)
- Papo de Aleksandrio (289-349)
- Kusta ben Luka (819-912)
- Platono Tiburtino (1100-1145) hispana matematikisto kaj astronomo
- Gherardo da Cremona (1114-1187)
- Franciscus Maurolycus (1494-1575)
- Johannes Vögelin (1500-1549) svisa profesoro pri matematiko kaj astrono
- Christopher Clavius (1528-1612)
- Conrad Dasypodius (1530-1601) svisa matematikisto kaj astronomo
- Marin Mersenne (1588-1648)
- Isaac Barrow (1630-1677)
- Paul Ver Eecke (1867-1959) belga historiisto pri matematiko
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis verkita surbaze de la rusa kaj nederlanda Vikipediaj dokumentoj.