Teréz Krammer
Aspekto
Teréz Krammer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Krammer Teréz |
Naskiĝo | la 2-an de aŭgusto 1868 en ![]() |
Morto | la 15-an de junio 1934 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto ![]() |
Teréz Krammer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Krammer Teréz estis hungara operkantisto, (soprano), muzikinstruisto.
Teréz Krammer [1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1868 en Pest (urbo), ŝi mortis la 15-an de junio 1934 en Csömör.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Teréz Krammer lernis de Imre Bellovics kaj Ede Újházi. Ŝi debutis kiel operkantisto en 1888 en Lejpcigo, ekde 1890 ŝi kantadis en Dresdeno. Kiel gastokantisto ŝi estis aŭdebla en 1891 en Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ŝi reiris al Germanio (Hamburgo), poste inter 1903 kaj 1911 ŝi apartenis al la Operejo en Budapeŝto, poste kelkajn jarojn ŝi denove estis en Germanio. En la 1920-aj jaroj ŝi instruis en muzikaj lernejoj. Ŝi ricevis bulgaran premion. Ŝi loĝis en Csömör ekde 1902, ŝi edziniĝis dufoje.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Verdi: Aida - titolrolo
- Ferenc Erkel: Bánk bán - Melinda
- Károly Goldmark: Sába királynője - Sulamith
- Puccini: Tosca - titolrolo
- Richard Wagner:
- Parsifal - Kundry
- Der Fliegende Holländer - Senta
- Tannhäuser - Elizabeta
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- muzika lernejo en Csömör [2][rompita ligilo]