Saltu al enhavo

Termika ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Termika ponto
Distribuo de temperaturoj ĉe termika ponto

Termika pontoTermoponto [1] estas malgranda punkta aŭ linia loko en domo kie termika rezistivo varias multe. Certe estas loko kie mankas izolado aŭ malbone farita. Termika ponto estas se:

  • Estas ŝanĝo de geometrio de la strukturo
  • Estas ŝanĝo de konstru-materialo aù termika rezistivo
  • Estas nekontinueco de izolado tra muro/muro aù ĉe kunigo muro/tekto aŭ muro/tegmento.

La termikaj pontoj reprezentas averaĝe 10 al 20 % de energiperdoj en konstrukto. Nuntempe oni izolas pli bone, sed oni devas uzi novan konceptadon aù specifajn aĵojn por lukti kontraŭ tiuj perdoj.

La tipoj de termikaj pontoj[redakti | redakti fonton]

Estas ĉefe tri diversaj specoj:

  • la liniaj termikaj pontoj, ĉe la kuniĝo inter vandoj ekzemple ĉe la kuniĝo inter tekto kaj eksterna muro kaj inter eksterna kaj interna muroj;
  • la punktaj termikaj pontoj, ekzemple ĉe kuniĝo inter tekto kaj du muroj;
  • la strukturaj termikaj pontoj, laŭ tekniko de izolado. Fakte kelkaj izolaĵoj, estas per pluraj tavoloj, fiksitaj per ŝraŭboj aù similaĵoj kaj povas esti termika ponto.

Ekzistas ankaŭ aliaj lokoj:

Konsekvencoj pro la termikaj pontoj[redakti | redakti fonton]

  • Perdo de varmo do necesas pli da hejtado.
  • Risko de kondenso de vaporo, humideco, en punktoj de termikaj pontoj, pro diferenco de temperaturo inter aero kaj muro/tekto.
  • Bezono de ventolado en ĉiuj okazoj por lukti kontraŭ humideco, ŝimo aù alergioj.
  • Difektiĝo dum la jaroj de la muroj, materialoj.
  • Sensacio de malvarmaj vandoj.

Solvoj kontraŭ termikaj pontoj[redakti | redakti fonton]

  • Jam en la konceptado de la konstruo, oni devas studi, kaj antaŭvidi la termikajn pontojn, kaj redukti ilin.
  • Ekstera Izolado - tiel oni evitas preskaŭ ĉiujn termikajn pontojn, krom de la grundo, kaj fenestroj-pordoj aù tekto/balkono.
  • Interna izolado, kun zorgo de termikaj pontoj (sed oni perdas surfacon en la domo).
  • Izola randbriko por tekto.
  • termoponta barilo,[2] , estas sistemo por ke izolado daŭrigu tra muroj aù tektoj. Ĝi bremsas la varmotransdonon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Revuo TAKE-LA DOMO N° 39 de 2003 kaj Teknika Vortaro de Greziljono 2016 p.170
  2. Jarlibro Konstruado de Take 2022

Fontoj[redakti | redakti fonton]