Terre Roveresche estas nova komunumo en Italio. Ĝi ekestis komence de 2017 el la antaŭaj komunumoj Barchi, Orciano di Pesaro, Piagge kaj San Giorgio di Pesaro. Terre Roveresche apartenas al la regiono Markio kaj al la provinco Pesaro kaj Urbino. Fine de 2023 en la komunumo vivis 5185 loĝantoj sur areo de 70,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 74 loĝantoj/km².