Tetuna lingvo
Tetuna lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
timora lingvaro | |
Parolantoj | 463 500 |
Skribo | Tetum alphabet, latina alfabeto, alfabeto de latino |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Instituto Nacional de Linguística |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | tet |
Glottolog | tetu1245 |
Angla nomo | Tetum |
Franca nomo | tétoum |
La tetuna lingvo (tetun en la tetuna; tétum en la portugala) estas la plej parolata nacia lingvo de Orienta Timoro kaj kunoficialas kun la portugala. La granda influo de la malaja lingvo kaj la portugala similigas ĝin al kreolaj lingvoj.
La lingvo havas ĉirkaŭ 390 000 denaskajn parolantojn (2009).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi aperis kiel kontakta lingvo en 16-a jarcento post koloniigo de Timoro fare de la portugala imperio. Estas pluraj dialektoj, sed tiu de ĉefurbo Dilo, forte influita de la portugala, havas pli da ŝancoj al diskonigo.
La portugaloj kaj ties regatoj uzis ĝin kiel komunan lingvon. Malmultaj timoranoj ŝancis akiri plenan klerecon en la oficiala portugala. Dum la indonezia okupado, la regantoj preferis ĝin al la kolonia, celante, ke timoranoj elektos la indonezian. Tamen la katolika eklezio de 1981 uzis la tetunan en mesoj.
Specimeno
[redakti | redakti fonton]Ami Aman, iha lalehan,
Tulun ema atu hahí Ita Naran;
Halo Ita Nia reinu to’o mai ami;
Haraik tulun ba ema atu tuir Ita Nia hakarak
Iha rai nu’udar iha lalehan.
Ohin Ne’e,
Haraik ai-han lor-loron nian mai ami;
Haraik perdua mai ami salan
Nu’udar ami perdua ba ema halo aat ami;
Labele husik ami monu ba tentasão,
Maibé hasai ami hosi buat aat.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Timor Leste - Curiosidades, fare de Naidea NUNES, portugale (Arkivigite je 2009-05-01 per la retarkivo Wayback Machine)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Tetum and Other Languages of East Timor, from Dr. Geoffrey Hull Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Gramatiko Arkivigite je 2004-04-20 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Ethnologue
- Imprensa Timor Leste. Novaĵoj tetune.