Saltu al enhavo

Thadäus König

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thadäus König (2024)
Lingemann-gimnazio en Heilbad Heiligenstadt, kie König lernantis

Thadäus Rudolf KÖNIG (naskiĝinta la 15-an de junio 1982 en Heilbad Heiligenstadt) estas germana politikisto de kristandemokrata Unio de Germanio. Li apartenis al la Turingia Landa Parlamento de januaro 2019[1]; en la 28.9.2024 li samloke ekprezidantis.[2]

Vivo kaj agado

[redakti | redakti fonton]

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe Lingemann-gimnazio en Heiligenstadt kaj civila servisteco (ĉe Caritas-socialstacio je Heiligenstadt) li studis inter 2002 kaj 2008 politikajn sciencojn, publika juro kaj interkultura ekonomikomunkado ĉe la universitato de Jena. Sekvis eksterlanda semestro en Tartu. Inter 2008 kaj 2009 laboris li por ministroprezidanto Dieter Althaus kiel balotdistrikta moderigisto antaŭ esti (2009 ĝis 2011) membro en la kolegio Politik- und Parteienentwicklung in Europa de la konservativa Fondaĵo Hanns Seidel. Estinte asistant afergvidanto de Kolping-klerigejo de Turingio li ĉefafergvidantis tie en 2013. En 2017 li doktoriĝis en Chemnitz pri la estiĝo kaj evoluo de turingiaj partioj depost 1990.

En 2014 li fariĝis frakciestro de CDU je Distrikto Eichsfeld kaj en 2019 urba konsiliano en Heilbad Heiligendstadt. De 2019 li estris la distriktan filion de CDU kaj de 2020 (vice) la CDU-on en tuta Turingio. Ne forgesota estu lia engaĝiĝo por sporto ene de la ligo Kreissportbund Eichsfeld.

König apartenis al komisionoj de Eichsfeldwerke GmbH, Klinikgesellschaft Heilbad Heiligenstadt mbH, PAX-Bank e.G. Erfurt, Kolping-Berufsbildungswerk Hettstedt gGmbH kaj honorofice helpis en la fondaĵoj Thüringer Ehrenamtsstiftung kaj Stiftung Ettersberg. Europäische Diktaturforschung - Aufarbeitung der SED-Diktatur - Gedenkstätte Andreasstraße.

König estas edzigita havante du filojn.[3]

  • Thadäus R. König: Das Thüringer Parteisystem. Entstehung, Entwicklung und Struktur seit 1990, Nomos, Baden-Baden 2018 (=Parteien und Wahlen, 16), ISBN 978-3-8487-4650-7 (disertacio, Chemnitz 2017)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Martin Debes: "Thadäus König sitzt anstelle von Christian Carius im Thüringer Landtag" - ĉe: TA, 25.1.2019
  2. "CDU-Politiker Thadäus König neuer Landtagspräsident in Thüringen" - ĉe: welt.de, 28.9.2024
  3. sinprezento ĉe privata hejmpaĝo