The Abyss
La abismo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Abyss |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 9-a de aŭgusto 1989 |
Daŭro | 146 min / (171 min) (speciala eldono) |
Ĝenro | Dramo/Milito |
Kameraado | Mikael Salomon |
Buĝeto | Usona $43.000.000 (taksata) |
Reĝisoro(j) | James Cameron |
Produktisto(j) | Gale Anne Hurd, Van Ling (speciala eldono) |
Scenaro | Conrad Buff Joel Goodman |
Filmita en | Kalifornio • Norda Karolino • Suda Karolino |
Loko de rakonto | Atlantiko |
Muziko de | Alan Silvestri |
Ĉefrolantoj | Ed Harris, Mary Elizabeth Mastrantonio, Michael Biehn J.C. Quinn Kimberly Scott] |
Produktinta firmao | 20th Century Fox Lightstorm Entertainment |
Distribuo | Orion Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro |
IMDb | |
The Abyss estas sciencfikcia filmo reĝisorita de James Cameron, kies estas ankaŭ scenaro. La originala muziko estas komponita de Alan Silvestri.
Subakvaj scenoj estis filmitaj en kontaminita konstruaĵo de nuklea elektrejo de Ĉerokoj.
Okazintaĵo de la filmo
[redakti | redakti fonton]Proksime de Kubo usona nuklea submarŝipo Montana preskaŭ kunpuŝiĝos kun nekonata, rapide moviĝanta korpo. Ĝi kunpuŝiĝos kun submara klifo kaj sinkos en la profundaĵojn. La usona maristaro ne povas sekve de proksimiĝanta ŝtormo komenci savlaborojn per propraj rimedoj kaj tial ĝi postulos por kunlabori submaran borturon Deepcore, kiu laboras proksime de la loko de akcidento. Komandanto Bud Brigman ne tro ĝojas, ĉar la tutan agadon devas gvidi speciala taĉmento SEAL kaj plie kun la soldatoj estas venanta al la stacio ankaŭ Lindsey, la edzino de Bud, kun kiu li propre divorcas.
La tasko de la savteamo estas konstati, ĉu iu el la submarŝipo supervivis kaj malaktivigi la nukleajn eksplodaĵojn. Sur la surfaco ekplodos hurikano, sed Brigman ne povas malkonekti kunigkablon, ĉar komandanto de la soldatoj, leŭtenanto Coffey, subiganta malrapide al submara psikozo, okupis minisubmarŝipon, por ke povu ekspedicii por unu el la nukleaj kapoj. La ŝtormo deŝiros el la ŝipo Arganon kaj tiu falas rekte sur Deepcore. Ĝi senpere maltrafos ĝin, sed preskaŭ ĝi deŝiros la stacion ĝis la abismo. Lindsey kapablos en la grave difektita stacio renovigi aldonon de elektro, sed se ili ĝustatempe ne elmergiĝos al la surfaco, estos finiĝinta ilia oksigeno. En la oceano ĉirkaŭ la stacio kelkfoje aperos strangaj lumoj, elflugantaj el la abismo. Lindsey estas konvinkita, ke temas pri ekstertera civilizo, provanta kontaktiĝi, Coffey konjektas, ke tio estas rusoj, kiujn necesas neniigi. Li akiros la stacion kaj elsendos ĝis la abismo la tempfiksitan nuklean kapon. Brigman kaj liaj homoj sukcesos superi la soldatojn, sed ŝajnas, ke estas malfrue. Bud decidiĝos oferi la propran vivon, descendis ĝis la abismo kaj malaktivigi la kapon. Li scias, ke la reveno ne estos ebla, sed sur la fundo de la abismo atendas surprizo.
Aktoroj
[redakti | redakti fonton]Ed Harris | Virgil 'Bud' Brigman |
Mary Elizabeth Mastrantonio | Lindsey Brigman |
Michael Biehn | leŭtenanto Hiram Coffey |
Leo Burmester | Catfish De Vries |
Todd Graff | Alan 'Hippy' Carnes |
John Bedford Lloyd | Jammer Willis |
J.C. Quinn | Arliss 'Sonny' Dawson |
Kimberly Scott | Lisa 'One Night' Standing |
Captain Kidd Brewer Jr. | Lew Finler |
George Robert Klek | Wilhite |
Christopher Murphy | Schoenick, SEAL Teamo Membro |
Adam Nelson | Ensign Monk, SEAL Teamo Membro |
Dick Warlock | Dwight Perry |
Jimmie Ray Weeks | Leland McBride |
J. Kenneth Campbell | DeMarco |