Saltu al enhavo

The Alien

El Vikipedio, la libera enciklopedio


The Alien

Disvolvo Avalon Hill
Eldoninto Avalon Hill
Dato de lanĉo 1982
Serio Alien
Platformo Apple II
Ĝenro Laŭvica strategia videoludo
vdr

The Alien estas laŭvica strategia videoludo disvolvita kaj eldonita de Avalon Hill en 1982. Ĝi estis rekte inspirita de la fikcia universo de Alien kaj de la unua filmo en 1979.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

En The Alien, la ŝipanaro de kosmoŝipo devas alfronti malamikan eksterteran specion.[1]

La ludo progresas laŭvice kaj postulas la uzadon de analoga stirstango. Agoj estas elektitaj per aro de menuoj kiuj estas alireblaj nur tenante la kontrolilon laŭ diversaj gradoj supren, centro aŭ malsupren. Uzado de cifereca kontrolilo kun nur absolutaj pozicioj supren, centro kaj malsupren signifos ke nur kelkaj opcioj estas disponeblaj.

En The Alien, la ludanto kontrolas skipon de sep homoj kiuj estas en kosmoŝipo kun eksterterano kiu libere vagas. La celo de la ludo estas kapti aŭ mortigi la eksterteranon. La ŝipanaro povas uzi stunpafilojn aŭ mortigajn armilojn por neŭtraligi la eksterteranon. Kiel lasta rimedo, la ludanto povas aktivigi la memdetruan mekanismon de la ŝipo kaj la ceteraj ŝipanoj povas eskapi en savkapsulon.

Mapo de la kosmoŝipo (The Alien).

The Alien havas du ekranojn : tekstan kaj mapan. Ĉiu vico havas tri fazojn - unu fazo uzas la mapan ekranon kaj la aliaj du uzas la tekstan ekranon. La unua fazo de ĉiu vico okazas sur la tekstekrano. Ĉiu vico komenciĝas per la mesaĝo : "Sensoroj indikas movadon de vivaj formoj ene de la ŝipo." Poste la ludo moviĝas al ĉiu ĉambro kie ĉeestas ŝipano. Dum la tekstekranaj fazoj, la ludanto ricevas priskribon de la ĉambro kaj kiuj ŝipanoj troviĝas en ĝi. Tio ankaŭ inkluzivas objektojn kaj estaĵojn en la ĉambro. En ĉi tiu moduso, la ludanto povas interagi kun objektoj en la ĉambro, ekzemple por kapti aŭ ataki la beston. Dum la dua fazo de la ludo, kiu okazas sur la mapa ekrano, la ludanto povas movi la ŝipanojn ĉirkaŭ la ŝipo kaj fari ilin lasi aŭ preni objektojn. La tria fazo revenigas la ludanton al la tekstekrano.

Kvankam la ludanto donas ordonojn al ĉiu ŝipano, la roluloj en la ludo ne nepre obeos tiujn ordonojn. Ekzemple, ŝipano povas rifuzi ataki la eksterteranon aŭ eniri malpermesatan areon. Se la ludanto ordonas al ŝipano ataki la eksterteranon frue en la ludo, la ludanto ankaŭ povas ricevi la mesaĝon regularoj malpermesas mortigon de estaĵoj kiuj povas esti kontrolitaj alimaniere.

La eksterterano provos mortigi iun ajn ŝipanon kiu renkontas ĝin. Se ĝi mortigas ŝipanon, la ceteraj ŝipanoj rekuniĝos sur la ponto por "diskuti pri la situacio". La eksterterano ankaŭ aliformiĝos dum la kurso de la ludo kaj fariĝos pli mortiga kiam ĝi ŝanĝiĝas. Fine, la eksterterano ankaŭ komencos multobliĝi.

Johnny Wilson recenzis la ludon por Computer Gaming World, kaj deklaris ke "The Alien estas interesa strategia ludo kiu postulos multajn horojn da ludado por regi. Variabloj en nombro kaj lokoj de eksterteranoj, rapideco de aliformiĝo, kaj identeco (aŭ ekzisto) de la androida ŝipano ebligas superaveraĝan vivdaŭron."[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Wilson, Johnny (May–Jun 1983). "Micro-Reviews". Computer Gaming World. Vol. 1, no. 10. p. 39.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]