Saltu al enhavo

The Ashes of Empire

El Vikipedio, la libera enciklopedio


The Ashes of Empire

Disvolvo Mike Costello kaj Harald Topf
Dato de lanĉo 1982
Platformo VIC-20, Commodore 64, Commodore 128, Amiga, Atari ST, MS-DOS, Vindozo
Ĝenro Laŭvica strategia videoludo
vdr

The Ashes of Empire (esperante La Cindroj de Imperio) estas laŭvica strategia videoludo eldonita en 1982, kiu ekde tiam estis adaptita al diversaj komputiloj aŭ formoj, interalie kiel poŝtludo kaj retludo.

La kreintoj de la ludo estas Mike Costello (1947–2004) kaj Harald Topf (* 1960). Harald Topf programis pliajn taktikajn ludojn en la 1980-aj jaroj, inkluzive de Roman Empire, Desert Armour, kaj August 1914.

En la originala du-ludanta versio, la antaŭhistorio estis tiu de disiĝo de la teraj kolonioj de ilia devena planedo. Ĉe la alia flanko de la planeda mapo formiĝis kontraŭa registaro, dum ĉiuj aliaj planedoj restis ĉe malpli evoluintaj stadioj kaj agis kiel "neŭtralaj" planedoj. La plur-ludantaj variantoj ankaŭ estis klarigitaj kiel historia evoluo : antaŭaj kaj nove fonditaj kolonioj atingis sendependecon kaj partoprenis egale en la konflikto de la originalaj du partioj.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]
Planeda mapo de The Ashes of Empire

La ludo okazas sur stela mapo, kie la ludantoj komencas de diversaj pozicioj kaj hejmaj planedoj kaj konkuras por konstrui stelan imperion. Por tio, simile al Master of Orion, oni bezonas diversajn militistajn unuojn por ataki kaj defendi planedojn, kiuj povas esti konstruitaj kun taŭga industrio kaj loĝantaro. La ludantoj povas alianciĝi aŭ batali unu kontraŭ la alia. La ludo finiĝas post interkonsentita nombro da ludcikloj aŭ per "planedvenko", kiu signifas, ke unu ludanto signife superas la aliajn laŭ la nombro da planedoj sub sia kontrolo.

Ĉiu planedo havas karakterizajn produktadfaktorojn, inkluzive de laborforto, produktada rapideco kaj industriaj instalaĵoj (fuelo, erco, raraj plantoj...). En konvenaj ŝipfarejoj, se sufiĉaj krudaĵoj disponeblas, eblas produkti kosmoŝipojnbatalanton por kosmaj bataloj kaj transportŝipon por kargado aŭ batalado kontraŭ surteras stacioj. En ĉiu ludciklo okazas produktado, la flotoj moviĝas, kaj bataloj okazas. Ĉiu ludanto havas politikan rilaton kun aliaj ludantoj. Amikaj rilatoj estas gratifikitaj per punktoj, kiuj estas investeblaj en esploradon. Aliancanoj ricevas pli precizajn informojn pri unu la alian, precipe pri grandaj movadoj de flotoj, kaj povas helpi unu la alian en atako aŭ defendo, aŭ komerci inter si. Por ataki alian ludanton, necesas ŝanĝi la politikan rilaton de "neŭtrala" al "malamika".

La ludo estis realigita ekde 1982 por diversaj komputilaj sistemoj, kiel la VIC-20, diversaj modeloj de Commodore, inkluzive de la C64 kaj C128, poste ankaŭ por Amiga kaj Atari ST, kaj por IBM PC en DOS- kaj Vindozo-versioj. La nombro de ludantoj estis vastigita origine de du-ludanta moduso al ĝis ok ludantoj. La nombro de planedoj kreskis ĝis 40, kaj ili havis fiksajn poziciojn kun normigitaj komencaj valoroj kaj ricevis fiksajn nomojn komence de la ludo.

En diversaj versioj de la ludo aperis:

  • The Ashes of Empire, (2 ludantoj / 22 planedoj): TRS-80 (Mike Costello), Sinclair ZX81 (Mike Costello), BBC Micro (Mike Costello), ZX Spectrum (Mike Costello), Commodore 64/128 (Harald Topf), Commodore VIC-20 (Markus Woitzik)
  • The Ashes of Empire, (8 ludantoj / 36 planedoj): Commodore C-64/128 (Harald Topf)
  • The Ashes of Empire, (8 ludantoj / 40 planedoj): Commodore C-64/128 (Harald Topf), Amstrad CPC (Marian Kassovic), Atari ST (Ralf Düpont), Amiga (Thomas Thönnes), MS-DOS ekde versio 3.30 (Gerd Volberg), Vindozo ekde Vindozo 95 (Gerd Volberg), PHP-retludo (Henning Harperath)

Krom la poŝtluda versio, la ludo ekzistas ekde 1992 kiel tabulludo kaj ekde 1998 kiel kartludo. En la adapto de la tabulludo partoprenis Thomas Dellenbusch kaj Christoph Schmoll en la kreado de la grafikaĵoj, dum la grafikaĵoj de la kartludo estis desegnitaj de Klaus Großpietsch.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]