The Dictator (2012)
The Dictator | |
---|---|
filmo • literatura verko | |
Originala titolo | The Dictator |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 16 maj. 2012, 17 maj. 2012 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Lawrence Sher |
Reĝisoro(j) | Larry Charles |
Produktisto(j) | Sacha Baron Cohen • Scott Rudin • Alec Berg • Jeff Schaffer • David Mandel |
Scenaro | Sacha Baron Cohen • David Mandel • Jeff Schaffer |
Filmita en | Kanarioj • Nov-Jorko • Hispanio • Maroko |
Loko de rakonto | Nov-Jorko • Broklino |
Muziko de | Erran Baron Cohen |
Rolantoj | Sacha Baron Cohen • Anna Faris • Ben Kingsley • John C. Reilly • Megan Fox • Edward Norton • B. J. Novak • Chris Elliott • Kevin Corrigan • J. B. Smoovee • Erick Avari • Barack Obama • Fred Armisen • Gad Elmaleh • Aasif Mandvi • Ajay Naidu • Fred Melamed • Bobby Lee • Kathryn Hahn • Garry Shandling • Aleksander Krupa • Hillary Clinton • Jon Glaser • Elena Goode • Horatio Sanz • Chris Parnell • Jason Mantzoukas • Sayed Badreya |
Produktinta firmao | Four by Two Films |
IMDb | |
The Dictator (La diktatoro) estas politika satira nigrakomedia filmo de 2012 kunverkita kaj steluligita de Sacha Baron Cohen kiel sia kvara filmo en ĉefa rolo. La filmo estis reĝisorita de Larry Charles, kiu jam estis reĝisorinta humor-dokumentajn filmojn de Baron Cohen nome Borat kaj Brüno. Baron Cohen, en la rolo de Admiralo Generalo Aladeen, diktatoro de la fikcia Respubliko Ŭadija vizitanta Usonon, kunstelule kun Anna Faris, Ben Kingsley, Jason Mantzoukas, kaj eksterlista apero de John C. Reilly.
Produktoroj Jeff Schaffer kaj David Mandel diris, ke la rolulo de Baron Cohen estis inspirita de realaj diktatoroj kiel Kim Jong-il, Idi Amin, Muamar Kadafi, Mobutu Sese Seko, kaj Saparmurat Nijazov.[1] Ĝi ricevis kun pozitivajn kaj negativajn recenzojn el kritikistoj kaj enspezis 179 milionojn da usonaj dolaroj.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]General-Admiralo Ŝabaz Aladeen (Sacha Baron Cohen) estas ekstercentrisma kaj egocentrisma diktatoroj, el Ŭadija, fikcia lando de Nordafriko. Aladeen dediĉis sin al klopodoj por ke demokratio ne okazu lialande. Li kaj kapropaŝtisto (lia sozio kiu deziras anstataŭi lin) veturas al Usono por diskursi antaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.
Populara pro enorma barbo, pro amorado kun centoj da gravuloj mondezirantoj kaj organizi siajn proprajn Olimpiajn Ludojn, Aladeen altiras internacian atenton pro novaĵoj pri sekreta atomprogramo. Evitinta murdoklopodon, Aladeen troviĝas sola kaj sen mono surstrate de Novjorko. Dum pluaj klopodoj reteni la povon kaj malproksimigi la demokration for de sia subpremita lando,[2] li konatiĝas kun aktivulino por homaj rajtoj kaj lia vivo ŝanĝiĝas... aŭ ne.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Sacha Baron Cohen kiel Almiralo Generalo Aladeen
- Ben Kingsley kiel Tamir
- Jason Mantzoukas kiel Nadal
- Anna Faris kiel Zoey
- J. B. Smoove kiel Usher
- Megan Fox kiel Ela Mesma
- John C. Reilly kiel Clayton
- B. J. Novak
- Olivia Dudley kiel flegistino Svetlana
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stuart Jeffries, The Dictator: are we right to laugh? Arkivita la 21an de Februaro, 2017, ĉe Wayback Machine, Guardian (15a de Majo, 2012).
- ↑ «Sinopse e Detalhes do Filme». AdoroCinema. Konsultita la 20an de novembro 2012
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Dictator (2012 film) en la angla Vikipedio.