Saltu al enhavo

The Expression of the Emotions in Man and Animals

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La esprimo de emocioj ĉe homoj kaj bestoj
Origine 'The Expression of the Emotions in Man and Animals'
La esprimo de emocioj ĉe homoj kaj bestoj
"Hundeto rigardanta katon surtablan", el foto de Oscar Gustave Rejlander.
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Darwin
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1872
Eldonejo John Murray
Ĝenro nefikcio • akademia verko
vdr

The Expression of the Emotions in Man and Animals (La esprimo de emocioj ĉe homoj kaj bestoj) estas la tria grava verko de Charles Darwin pri la evoluisma teorio, post La origino de specioj (1859) kaj La deveno de homo kaj selekto rilate al sekso (1871). Dekomence intencita kiel sekcio de The Descent of Man, ĝi estis publikigita aparte en 1872 kaj temas pri la biologiaj aspektoj de la emocia vivo. En tiu libro, Darwin klarigas kelkajn fruajn ideojn pri prikonduta genetiko, kaj esploras la animalajn originojn de homaj karakteroj kiel la levo de okulbrovoj en momentoj de surprizo kaj la mensa konfuzo kiun tipe akompanas hontoruĝo. Germanlingva traduko de The Expression aperis en 1872; nederlanda kaj franca versioj sekvis en 1873 kaj 1874. Dua eldono de la libro, kun nuur minoraj ŝanĝoj, estis publikigita en 1890.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Barrett, Paul (1980), Metaphysics, Materialism, & the Evolution of Mind: the early writings of Charles Darwin, Chicago: University of Chicago Press, ISBN 0-226-13659-0, "Early writings of Charles Darwin. With a commentary by Howard E. Gruber"

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]