The Father (filmo, 2020)
Aspekto
The Father | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Father |
Produktadlando | Britio · Francio |
Originala lingvo | angla |
Kina aperdato | 2020 |
Ĝenro | dramo |
Kameraado | Ben Smithard |
Reĝisoro(j) | Florian Zeller |
Produktisto(j) | David Parfitt • Jean-Louis Livi • Philippe Carcassonne |
Scenaro | Florian Zeller · Christopher Hampton |
Loko de rakonto | Civito de Vestminstro |
Muziko de | Ludovico Einaudi |
Ĉefrolantoj | Anthony Hopkins · Olivia Colman · Mark Gatiss · Imogen Poots · Rufus Sewell · Olilvia Williams |
Honorigoj | Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Scenaristo • Premio César por la Plej Bona Fremda Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro |
IMDb | |
The Father ("La patro") estas franca-brita filmo eldonita en 2020. Ĝi estas reĝisorita de Florian Zeller kaj estas lia unua filmo. La scenaro estas verkita de Zeller kaj Christopher Hampton, adaptita de la teatraĵo de Zeller Le Père. La filmo rakontas pri viro kiu suferas demencon. Ĝi aperis ĉe la Festivalo Sundance 2020, kie ĝi ricevis tre bonajn recenzojn.
Ĉe la Oskar-premioj, aktoro Anthony Hopkins gajnis premion pri plej bona vira aktoro, kaj Zeller kaj Hampton gajnis la premion pri plej bona scenaro. Hopkins ankaŭ gajnis BAFTA-premion pri plej bona vira aktoro, kaj Zeller kaj Hampton gajnis pro la plej bona adaptita scenaro.