The Favourite
The Favourite | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Favourite |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 30 aŭg. 2018 |
Ĝenro | filmbiografio, drama filmo, samseksemeca filmo |
Kameraado | Robbie Ryan |
Reĝisoro(j) | Yorgos Lanthimos |
Produktisto(j) | Ceci Dempsey • Ed Guiney • Lee Magiday • Yorgos Lanthimos |
Scenaro | Deborah Davis • Tony McNamara |
Filmita en | Hatfield House |
Loko de rakonto | Londono • Hatfield House |
Rolantoj | Emma Stone • Olivia Colman • Rachel Weisz • Nicholas Hoult • William Bowery • Mark Gatiss • James Smith • Jenny Rainsford • Jack Veal |
Produktinta firmao | Element Pictures Film4 Productions |
Honorigoj | Granda premio de ĵurio (festivalo de Venecio) • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Komedio • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Reĝisoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Kinematografisto • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Muntisto • European Film Award for Best Costume Designer • European Film Award for Best Hair and Makeup Artist • Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Dorian Award for Film of the Year |
IMDb | |
The Favourite (La Favoritulino) estas brit-irland-usona komedi-drama filmo kaj satireca kaj absurdeca de 2018. Reĝisorita de Yorgos Lanthimos kaj verkita de Deborah Davis kaj Tony McNamara, temas pri la politikaj manovroj kaj palacaj kaj kortegaj komplotoj dum la regado de Anna de Granda Britio (1707-1714), kiu estis la lasta brita monarko de la Stuartoj. En la ĉefaj roloj stelulis Olivia Colman, Rachel Weisz kaj Emma Stone. Ĝi ricevis diversajn laŭdojn en tre diversaj fakoj (scenaro, reĝisorado, fotografio, muziko, vestaĵaro, teknikaĵoj kaj aktorado).
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En 1708, Britio militas kontraŭ Francio, kaj reĝino Anna (Olivia Colman) tenas la tronon kaj devas decidi pri impostoj por subteni la militon. En delikata sano, Anna montras nur malmulte da intereso pri regado kaj anstataŭe preferas ekscentrajn agadojn kiel vetkurado de anasoj kaj ludado kun siaj 17 kunikloj, ĉiu el kiuj reprezentas infanon kiun ŝi perdis dum sia vivo. Lia konfidulo, konsilisto kaj kaŝa amanto, Sarah Churchill, Dukino de Marlborough (Rachel Weisz), estas tiu, kiu vere regas la landon danke al sia influo sur la reĝino. La laboroj de Sarah por kontroli la reĝinon estas subfositaj fare de Robert Harley (Nicholas Hoult), Konservativa parlamentano kiu, kiel terposedanto, diskutas la duobligon de impostoj proponitaj por financi la militon.
Dume, Abigail Masham (Emma Stone), malriĉa kuzino de Sarah, alvenas en la kortegon serĉante dungadon. La pozicio de Abigail estas makulita fare de ŝia patro, kiu vetludis sian bonan nomon kaj perdis sian filinon al germano en kartludo. Abigail estas komence devigita fari malaltrangan laboron kiel servistino ĉe la palaco, sed post vidado de la kondiĉo de la reĝino, ŝi amikiĝas kun Sarah kaj, poste, kun la reĝino Anna; ŝi serĉas herbojn por resanigi ŝin kaj kaŝe kuracas la ŝvelaĵon de la reĝino ĉe gamboj, kaj kvankam ŝi estas komence punita fare de Sarah pro siaj arogantaj agoj, Sarah malinsistas kiam ŝi ekkomprenas ke la kuracilo mildigas la suferon de la reĝino. Kiel dankon, Sarah igas Abigail sian damon.
Harley baldaŭ kontaktas Abigail, esperante utiligi ŝin kiel spionon por malkovri kiaj la planoj de Sarah estas kaj trovi manieron eviti ŝian aŭtoritaton. Abigail komence malakceptas, sed baldaŭ iĝas konscia pri la sekreta lesba rilato de Anna kaj Sarah. Fascinita per la skandalaj samseksemaj inklinoj de la reĝino, Abigail komencas svati la favoron de la reĝino por si mem. Dum Sarah okupiĝas pri la milito (kie fakte postenas ŝia edzo), Abigail ekigas amikecon kun la reĝino, kiu baldaŭ fariĝas seksa. Sarah ekkonas la intrigojn de Abigail kaj provas maldungi ŝin. En respondo, Abigail venenas Sarah per teo, igante ŝin fali de sia ĉevalo kaj esti trenita tra la arbaro, igante ŝin malaperi dum pluraj tagoj. Reĝino Anna, opinianta ke Sarah provizore forlasis ŝin por igi ŝin ĵaluza, igas Abigail sia favorato. Dume Abigail ekspluatas la foreston de Sarah por certigi sian aliancon kun Harley, helpante unu la alian akiri la favoron de la reĝino. Harley helpas Abigail, kun la subteno de la reĝino, geedziĝi kun barono Samuel Masham (Joe Alwyn). En interŝanĝo, Abigail propetas por Harley antaŭ la reĝino pri la temo de impostoj kaj milito, kio plifirmigas ŝiajn poziciojn en la kortego.
Dume, batita kaj vundita Sarah vekiĝas en bordelo, kie ŝi resaniĝas. Reen en la kortego, la reĝino faris decidojn kiuj influas ŝiajn planojn, tiel ke ŝi minacas Anna per rivelado de la intima korespondado de ilia rilato al la gazetaro se ŝi ne forsendas Abigail. Tiu minaco detruas la rilaton inter Anna kaj Sarah. Kvankam Sarah finfine decidas bruligi la leterojn libervole, ŝi jam ne reakiras la fidon de la reĝino. Antaŭ forlasado de la kortego, ŝi avertas la reĝinon pri la vera naturo de Abigail, sed Anna ne kredas ŝiajn vortojn. Por finigi ajnan influon aŭ provon de Sarah reveni al la kortego, Abigail akuzas al la reĝino, ke Sarah defraŭdis monon. Kvankam la reĝino estas komence hezitema, ŝi finfine decidas ekzili Sarah kaj ŝian edzon John Churchill (Mark Gatiss) de Britio. Baldaŭ post la venko de Abigail, ŝia egoo kaj glutema apetito por lukso komencas ŝveliĝi en la sama maniero kiel Sarah havis. Iam, en la ĉambro de la reĝino, Abigail intence paŝas sur unu el la kunikloj de Ana, kiu fiksrigardas ŝin sen ke ŝi ekkonas ĝin. Finfine, la reĝino konas la veran karakteron de Abigail. Anna respondas kolere al tiu fitraktado surgenuigante Abigail kaj kaptante ŝin per la hararo. Por humiligi ŝin, ŝi ordonas ŝin masaĝi ŝian kruron kvazaŭ ŝi estus servistino.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Olivia Colman kiel reĝino Anna de Granda Britio
- Emma Stone kiel Abigail Hill (poste Abigail Masham, Baronino Masham)
- Rachel Weisz kiel Lady Sarah Churchill, Dukino Marlborough
- Nicholas Hoult kiel Robert Harley, Grafo de Oksfordo kaj Mortimer
- Joe Alwyn kiel Samuel Masham, Barono Masham
- James Smith kiel Sidney Godolphin, Grafo Godolphin
- Mark Gatiss kiel John Churchill, Duko Marlborough