Saltu al enhavo

The Precipice: Existential Risk and the Future of Humanity

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Precipice: Existential Risk and the Future of Humanity
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Toby Ord
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 5-a de marto 2020
Eldonejo Bloomsbury Publishing
Ĝenro filozofiovulgarigo de scienco
vdr

The Precipice: Existential Risk and the Future of Humanity estas anglalingva nefikcia libro el la jaro 2020 verkita de la aŭstralia filozofo Toby Ord, esploristo ĉe la Instituto por la Estonteco de la Homaro en Oksfordo. Ĝi argumentas, ke la homaro alfrontas senprecedentajn riskojn dum la venontaj kelkaj jarcentoj kaj esploras la moralan signifon de protektado de la estonteco de la homaro.

La Abismo

[redakti | redakti fonton]

Ord argumentas, ke la homaro estas en unike danĝera periodo en sia evoluo, kiun li nomas la Abismo (en la angla The Precipice). Ekde la unua atombomba testo en 1945 la Abismo estas karakterizita per senprecedenta detrua kapablo parigita kun neadekvata saĝeco kaj modereco. Ord antaŭvidas, ke la Abismo verŝajne daŭros ne pli ol kelkajn jarcentojn, ĉar la homaro aŭ rapide evoluigos la necesan memregadon aŭ kapitulacos al la rapide akumuliĝanta risko de katastrofo. Ord taksas, ke la Kariba krizo en 1962, pri kiu tiutempaj gvidantoj pensis, ke ĝi povus kaŭzi nuklean militon kun verŝajneco de 10-50 %, estis la plej proksima al memdetruo, kiun la homaro atingis en sia 200,000-jara historio.

Ekzista katastrofo kaj ekzista risko

[redakti | redakti fonton]

Ord uzas la konceptojn de ekzista katastrofo kaj ekzista risko, citante iliajn difinojn de Nick Bostrom. Ekzista katastrofo rilatas al la realigita detruo de la longtempa potencialo de la homaro, dum ekzista risko rilatas al la verŝajneco, ke certa danĝero kondukos al ekzista katastrofo. Homa formorto estas unu mekanismo de ekzista katastrofo, sed oni povas imagi ankaŭ aliajn, kiel ekzemple permanenta totalisma malutopio. Ĉi tiu koncepto de ekzista katastrofo estas strikte difinita kiel permanenta, nerenversigebla perdo de potencialo; ekzemple, eĉ katastrofo, kiu mortigus plimulton de homoj, ne estus ekzista katastrofo laŭ ĉi tiu difino, kondiĉe ke la pluvivontoj poste resaniĝas kaj rekomencas sciencan kaj teknologian progreson. Ord esploras la enormajn moralajn implikaĵojn de ekzista katastrofo el diversaj perspektivoj: ekzista katastrofo samtempe perfidus ĉion, kion pasintaj homoj konstruis, alportus grandan damaĝon al tiutempe ekzistantaj homoj kaj malebligus la vastan estontan floradon inter la steloj.

Ord taksas, ke verŝajneco de ekzista katastrofo estas 1 el 6 en la venonta jarcento. Tio inkluzivas relative malaltan ekzistan riskon de naturaj katastrofoj kiel asteroidaj impaktoj, sed la riskoj plejparte konsistas el homfaritaj ekzistaj riskoj. Ord taksas la ekzistan riskon asociitan kun artefarita ĝenerala intelekto nekongrua kun homaraj valoroj je 1 el 10 dum la venonta jarcento, pli alta ol ĉiuj aliaj fontoj de ekzista risko sume. Aliaj hom-devenaj ekzistaj riskoj inkluzivas nuklean militon, artefaritajn pandemiojn kaj klimatan ŝanĝon.

Ord diras, ke la homaro elspezas malpli ol 0,001 % de la malneta monda produkto por intervenoj celitaj por malgrandigi ekzistan riskon. Li argumentas, ke la motivo por financi tiajn intervenojn estas limigita de neadekvata tutmonda kunordigo, kiu povus esti plibonigita per specialigitaj tutmondaj institucioj. Krome intervenoj kiel ekzemple regado de danĝeraj disvolviĝantaj teknologioj povas esence postuli pligrandigitan tutmondan kunordigon. Ord skizas kelkajn politikajn kaj esplorajn rekomendojn intencitajn por malgrandigi ekzistan riskon. Li ankaŭ esploras plurajn manierojn, per kiuj individuoj povas kontribui al malpligrandigo de ekzista risko, kiel ekzemple elektado de alt-efikaj karieroj, efika donacado kaj kontribuado al publika diskuto pri la temo.

Recenzo en Evening Standard skribis pri "The Precipice", ke ĝi estas "frapa kaj rigora kontribuo".[1] En The Spectator, Tom Chivers skribis pri "The Precipice", ke ĝi estas "potenca libro, verkita per la okulo de filozofo por kontraŭargumentoj, tiel ke li povas kontraŭi ilin antaŭe. Kaj la amo de Ord por la homaro kaj espero pri ĝia estonteco estas infektiga, same kiel lia terurigita miro pri kiom proksime ni venis al ĝia detruo".[2]

Skribe en The Sunday Times esprimis ĵurnalisto kaj aŭtoro Bryan Appleyard skeptikon pri kelkaj el la partoj de la morala filozofio en la libro deklarante "Mi dubas, ke ĝi povas alidirekti la homaron for de ĝiaj memdetruaj manieroj", sed finfine laŭdis la libron, nomante ĝin "densa kaj ofte ekscite verkita" kaj taksis la analizon de Ord pri la scienco kiel "ekzempla".[3] Recenzisto Steven Carroll priskribis la libron en The Sydney Morning Herald kiel aŭtoritata kaj alirebla.[4]

Recenzo en The New Yorker publikigita en Aprilo 2020 dum la kronvirusa pandemio notis, ke la libro ŝajnis "farita por la nuna momento" kaj diris, ke "legantoj povas trovi la sekciojn, kiuj argumentas pri kial la homaro meritas savon, kaj kial ni estas ekipitaj por alfronti la defiojn, eĉ pli signifajn ol la aro de en la libro priskribitaj eblaj katastrofoj".[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Precipice: Existential Risk and the Future of Humanity en la angla Vikipedio.

  1. Sexton, David. Book Review – The Precipice (angle). Evening Standard (2020-03-05). Alirita 2020-03-27 . “Toby Ord’s new book is a startling and rigorous contribution to this genre...”.
  2. Chivers, Tom. How close is humanity to destroying itself? (angle). The Spectator (2020-03-07). Arkivita el la originalo je 2020-03-06. Alirita 2020-03-27 .
  3. Appleyard, Bryan. The Precipice by Toby Ord review — how civilisation could end (angle). The Sunday Times (2020-03-08). Alirita 2020-03-27 .
  4. Steven, Carroll; Kerryn Goldsworthy. The future of humanity has reached a tipping point, argues new book (angle). The Sydney Morning Herald (2020-03-19). Alirita 2020-04-02 . “Toby Ord, in this accessible, authoritative and detailed study, argues that humanity has reached a decisive point in its history – the eponymous precipice.”.
  5. Briefly Noted Book Reviews (angle). The New Yorker (2020-03-30). Alirita 2020-04-06 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]