The Press
The Press | |
![]() | |
taggazeto | |
---|---|
Speco | taggazeto kun eldonoj ĉiun lundon ĝis sabaton |
| |
Establodato | 25-a de majo 1861 |
ISSN | 0113-9762 |
| |
Retejo | Oficiala retejo |
The Press - prononco laŭ sistemo IFA [ðˈə pɹˈɛs] - estas nacia taggazeto en Nov-Zelando. Ĝi fondiĝis en Christchurch [kɹˈɪstt͡ʃɜːt͡ʃ], en Esperanto Kristkirko[1] (maorie Ōtautahi; laŭvorte "Kristo-preĝejo"), la plej granda urbo sur la Suda Insulo de Nov-Zelando, ĉefurbo de la regiono Kanterburio kaj la dua plej granda landa urbareo, kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj aperas ekde la 25-a de majo 1861, komence ĉiusemajne, intertempe multajn jardekojn ĉiun lundon ĝis sabaton. La eldonkvanto en 2014 estis mezume 71 079 vendataj ekzempleroj ĉiutage, kiujn legis mezume 196 000 legantoj ĉiutage. Per tiuj nombroj ĝi estas la senkonkurence plej granda gazeto de la Suda Insulo kaj entute la tria plej granda gazeto de Nov-Zelando.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Australian & New Zealand to Esperanto Arkivigite je 2013-09-26 per la retarkivo Wayback Machine Nov-Zelanda Esperanto-Asocio
Eksteraj rilatoj
[redakti | redakti fonton]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2f/Christchurch_Press_Building_-_as_it_once_was.jpg/330px-Christchurch_Press_Building_-_as_it_once_was.jpg)