Saltu al enhavo

The Roads Not Taken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Roads Not Taken
filmo
Originala titolo The Roads Not Taken
Originala lingvo angla lingvo • hispana lingvo
Kina aperdato 1 maj. 2020, 13 aŭg. 2020, 13 mar. 2020, 26 feb. 2020
Ĝenro filma dramo
Kameraado Robbie Ryan
Reĝisoro(j) Sally Potter
Produktisto(j) Christopher Sheppard
Scenaro Sally Potter
Loko de rakonto Nov-JorkoMeksikoGrekio
Muziko de Sally Potter
Rolantoj Javier Bardem • Laura Linney • Branka Katić • Salma Hayek • Elle Fanning
Produktinta firmao BBC Film 
HanWay Films 
British Film Institute 
Ingenious Media 
Film i Väst
IMDb
vdr

The Roads Not Taken (La neelektitaj vojoj) estas drama filmo de 2020 verkita kaj reĝisorita de Sally Potter. En la filmo stelulas Javier Bardem, Elle Fanning, Salma Hayek kaj Laura Linney.

The Roads Not Taken premieris en la Berlina Internacia Kinfestivalo la 26an de Februaro, 2020, kaj estispublikigita la 13an de Marto, 2020, fare de Bleecker Street.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La intrigo disiĝas en tri diferencaj versioj de la vivo de Leo interplektitaj formante la totalan intrigon de la filmo. La jena resuma rakonto estas intence rompita laŭ lokoj anstataŭ sekvi la nelinian rakontostilon de la filmo.

Leo kuŝas kaj atentas nek la telefonon nek la tintilon. Lia filino, Molly, tuj alvenas kaj zorgas lin, kiu pro mensa malsano malkapablas koncentriĝi kaj prepariĝi por medicinaj rendevuoj. Leo kaj Molly finfine eliras per taksio. Survoje al dentisto, Leo surpisas sin, kaj ili devas ŝanĝi vestaĵojn. En alia taksio Leo konfuzas kaj stumblas tra alia pordo, frapante sin al la kapo. La taksiisto alvokas ambulancon kaj oni portas Leo al hospitalo. Venas la patrino de Molly, Rita, kaj admonas sian eksedzon pro lia konduto. Molly diskutas kun Rita kaj kun la kuracisto, dum Leo rigardas sian mortintan hundon, Néstor.

Poste, Molly posrtas Leon al superbazaro Costco, kie li malaperas, dum ŝi zorgas pri grava telefonalvoko de sia ĉefo. Poste, ŝi trovas plorantan Leo kiu forte brakumas hundon, kiu laŭ li estas Néstor. Virino alvokas gardistojn, akuzante Leo je hundoŝtelado, kaj tiukadre Leo estas insultita kaj batita. Oni liberigas Leo post Molly klarigas pri lia misordo.

Molly portas Leo al optometriisto, kie denove ne sekvas la instrukciojn. Ekstere, Molly ricevas alvokon de sia ĉefo informanta ke ŝian projekton havos alia persono. Ŝi elĉerpiĝas. Poste tiun nokton, Leo eliras kaj vagadas senŝua surstrate dum Molly serĉas lin freneze. Finfine li estas savita de du taksiistoj.

Dolores, la edzino de Leo, vekas lin kaj en la kuirejo preparas florojn. Ili forveturas, survoje Leo diskutas kun Dolores pri la sekvenda vojo, kaj li eliras el la vehiklo en stato de deliro. Dolores foriras, lasante Leo en la vojo de la dezerto. Li petveturas al la urbo en la malantaŭa parto de kamiono transportanta maizon. Tiun nokton, Leo trafas celebron de Tago de Mortintoj en la loka tombejo. Dolores gvidas lin al la tombo de ilia mortinta filo, Néstor, kie Leo falas kaj kulpas sin pro lia morto. Dolores kaj Leo brakumas in unu la alian plorante pro sia tristo kaj deziro rekuperi la filon.

Leo ĉe taverno de sia amiko Mikael, interkonatiĝas kun germana turistino Anni, kiu memorigas al li lian filinon hejme. Ili parolas pri nefinita romano de Leo pri viro kiu devas elekti inter reveni hejmen aŭ pluigi sian veturadon ekzilecan. Leo freneze petas ŝian opinion pri lia verko, kreante malkontenton ĉe la amikoj de Anni. Tiun nokton, Anni kaj ŝiaj amikoj enŝipiĝas en festa krozoŝipo kiun Leo sekvas sekrete per remboato ĝis malferma maro. La krozoŝipo lasas lin malantaŭe kaj Leo elĉerpiĝas klopode al atingo. Sekvamatene, grupo de fiŝkaptistoj trafas Leo-n mortinta en sia remboato kaj registras lian korpon por identigi lin.

Policanoj donas Leo-n al Molly kaj portas lin revene hejmen. Li ekrakontas historiojn kiujn li kredas paralelaj al sia propra vivo, inklude siajn geedziĝon en Meksiko estante juna kaj neatenditan morton en Grekio. Molly diras al li, ke ja iam li estis edzo de iu Dolores antaŭ elmigri al Usono, kaj ke li fuĝis al Grekio post la nasko de Molly, sed ke li revenis konstatinte sian eraron. Molly sidas ĉe lia lito kaj promesas resti ĉe li. Dume paralela versio de Molly preparas valizojn kaj foriras el Leo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Roads Not Taken en la hispana Vikipedio.