Saltu al enhavo

Theodor Ilgen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolao-kirko en Brotterode

Heinrich Theodor ILGEN (naskiĝinta la 29-an de oktobro 1854 en Brotterode, mortinta la 19-an de septembro 1924 en Miltenberg) estis germana historiisto kaj arĥivisto. Inter 1900 kaj 1921 li estris la Ŝtatan arĥivon de Düsseldorf.

Ilgen studis historion ĉe Universitato de Lepsiko, Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino kaj Universitato de Marburg. En 1879 li doktoriĝis pri historio en Marburg. Ekde 1880 li unue deĵoris ĉe Ŝtata arĥivo de Marburg antaŭ iro en 1882 je Düsseldorf. Inter 1885 kaj 1900 li laboris ĉe la Ŝtata arĥivo de Münster. En maro 1896 li estis inter la fondantaj membroj de Historia komisio pri Vestfalio kie li agadis inter 1897 kaj 1898 kiel speciala komitatano. En oktobro 1900 reirinte al Düsseldorf li ekestris la Ŝtatan arĥivon tiulokan. En 1921 li retiriĝis eldeĵorade.

Ilgen publikigis germanajn tradukojn de libro de Aeneas Silvius pri Frederiko la 2-a kiel ankaŭ de verko de Josef Grünpeck pri Frederiko la 3-a kaj Maksimiliano la 1-a. Li kontribuis por Die Chroniken der westfälischen und niederrheinischen Städte kaj faris multajn biografiojn por Allgemeine Deutsche Biographie.[1]

Publikigoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Corrado marchese di Monferrato, Casale: Cassone 1890 (Parte samtempe disertaĵo, Marburg 1880).
  • Zur Herforder Stadt- und Gerichtsverfassung, Münster: Regensberg 1891.
  • Zum Buchhandel im Mittelalter. Ĉe: Zentralblatt für Bibliothekswesen, Bd. 9 (1892), p. 262–264 (surrete).
  • zusammen mit Richard Knipping: Die neuen Dienstgebäude der Staatsarchive zu Coblenz und Düsseldorf, Leipzig: Hirzel 1907 (= Mitteilungen der Preußischen Archivverwaltung, 9).
  • Die wiederaufgefundenen Registerbücher der Grafen und Herzöge von Cleve-Mark, Leipzig: Hirzel 1909 (= Mitteilungen der Preußischen Archivverwaltung, 14).
  • zusammen mit Erich Gritzner und Rudolf Kötzschke: Sphragistik, Leipzig [i.a.]: Teubner, 1913 (= Grundriss der Geschichtswissenschaft. Band 1, Historische Hilfswissenschaften und Propädeutik, 2).
  • Zur Entstehungs- und Entwickelungsgeschichte der Wappen. In: Korrespondenzblatt des Gesamtvereins der Deutschen Geschichts- und Alterthumsvereine, Bd. 69 (1921), 9/10, p. 185–207, 227–248

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]