Theodore Case
Theodore Case | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Theodore Willard Case | |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1888 en Auburn | |
Morto | 13-an de majo 1944 (55-jaraĝa) en Auburn | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Pneŭmonito vd | |
Tombo | Fort Hill Cemetery (en) vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato Yale Lernejo Sankta-Paŭlo Universitato Harvard St. John's Northwestern Military Academy (en) vd | |
Infanoj | 4 | |
Profesio | ||
Okupo | fizikisto inventisto filmreĝisoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Theodore Willard CASE (12a de Decembro, 1888 – 13 de Majo, 1944) estis usona kemiisto, fizikisto, kaj inventisto konata pro la invento de la sistemo Movietone de sono-en-filmo.
En 1917 Theodore Case disvolvigis la detektilon de sulfido de taliumo.
Li eklaboris pri sonkino en 1921. La inventoj de lia laboratorio Case Research Lab el 1916 ĝis 1926 rezultis en la kreado de la entrepreno Case and Earl I. Sponable, kiu laboris kun Case en la laboratorio ĝis li iris kun Case al Fox Film Corporation en 1926. La ŝipalŝipa signalsistemo estis por la unua fojo testita en 1917 ĉe la marbordoj de Nov-Ĵerzejo. Atentis tion Thomas Edison, dungita de la Ŝiparmeo por taksi novajn teknologiojn. Estante kompleta sukceso, la signalsistemo estis uzita de la Ŝiparmeo dum nombraj jaroj. Li laboris ankaŭ kun aliaj fakuloj, kiel Lee De Forest, por krei sonkinan procezon similan al la sonfilmaj sistemoj uzitaj nuntempe.
Titoloj filmitaj de Case en sia procezo, ĉiuj faritaj en la Case Studioj in Auburn, Novjorkio, estis Miss Manila Martin and Her Pet Squirrel (1921), Gus Visser and His Singing Duck (1925), Bird in a Cage (1923), Gallagher and Shean (1925), Madame Fifi (1925), kaj Chinese Variety Performer with a Ukulele (1925). Gus Visser and His Singing Duck estis nomumita por la National Film Registry en 2002.