Theodore Sturgeon
Theodore Sturgeon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Edward Hamilton Waldo |
Aliaj nomoj | E. Waldo Hunter |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1918 en Staten-Insulo |
Morto | 8-an de majo 1985 (67-jaraĝa) en Eugene, Oregono |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Patro | Edward Molineaux Waldo (en) |
Frat(in)o | Peter Assheton Sturgeon (en) |
Okupo | |
Okupo | romanisto scenaristo literaturkritikisto sciencfikcia verkisto verkisto literaturisto aŭtobiografo ĵurnalisto |
Verkoj | More Than Human Microcosmic God I, Libertine Amok Time |
Theodore Sturgeon naskita Edward Hamilton Waldo (1918–1985) estis usona verkisto, ĉefe de fantasto, sciencofikcio kaj hororfikcio. Li ankaŭ estis kritikisto. Li verkis proksimume 400 recenzojn kaj pli ol 200 rakontojn. Lia nomo estis laŭleĝe ŝanĝita ĉe 11-jaraĝo post la eksedziĝo de sia patrino kaj reedziniĝo al William Dicky Sturgeon.[1]. Li uzis la plumnomon "E. Waldo Hunter" en ĉe Astounding Science Fiction kaj "Teodoro H. Sturgeon" ĉe siaj fruaj verkoj.
Li vendis sian unuan historion en 1938 al la McClure Syndicate, kiu aĉetis multe de sia frua laboro. Sturgeon fantomverkis je Ellery Queen la romanon The Player on the Other Side.
Sturgeon verkis scenaron al du epizodojn de Star Trek: The Original Series: Shore Leave" (1966) kaj "Amok Time" (1967). Ankaŭ li skribis plurajn epizodojn de Star Trek, kiuj neniam estis produktitaj. Li ankaŭ scenarigis epizodon The Pylon Express de la porinfana sabata televidserio Land of the Lost 1975. Du el la rakontoj de Sturgeon estis adaptitaj por The New Twilight Zone: A Saucer of Loneliness kaj Yesterday was Monday.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Williams, Paul (1976). "Theodore Sturgeon, Storyteller" Arkivigite je 2003-09-13 per la retarkivo Wayback Machine