Thomas Vaughan
Thomas Vaughan | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1621 en Brecknockshire | |
Morto | 27-an de februaro 1666 (44-jaraĝa) en Albury | |
Mortis per | Venenado vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Alma mater | Jesus College vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Henry Vaughan vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Eugenius Philalethes • Philalethes Eugenius • Cyraneus Philalethes vd | |
Okupo | filozofo poeto alkemiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Thomas VAUGHAN (n. la 17-an de aprilo 1622, m. 1666) estis kimra alkemiisto.
Li estis la ĝemela frato de la poeto Henry Vaughan. Ili naskiĝis en Brecknockshire, Kimrio. En 1638 ili eniris Jesus College (Oksfordo), kie Thomas restis dum la angla enlanda milito. Poste li iĝis pastro en vilaĝo proksima al Brecon, la ĉefurbo de Brecknockshire, sed en 1650 li forpeliĝis pro sia subteno de la reĝa partio.
Li translokiĝis al Londono, kie li loĝis kun sia edzino Rebecca, al kiu li edziĝis en 1651. Tie li faris medicinojn laŭ la rimedoj rekomenditaj de Paracelsus, kvankam li neniam iĝis kuracisto. Li diskutis kemiajn kaj alkemiajn aferojn kun anglaj sciencistoj, kaj eldonis Anthroposophia Theomagica, mistikan verkon. Li ankaŭ tradukis Fama Fraternitatis, gravan rozkrucan verkon. Kiel alkemiisto li kunlaboris kun sia edzino, kiel ege maloftis tiuepoke.