Thomas ap Catesby Jones
Aspekto
Thomas ap Catesby Jones | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1790 en kantono Westmoreland |
Morto | 30-an de majo 1858 (68-jaraĝa) en kantono Fairfax |
Tombo | Fairfax (en) |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | oficiro |
Thomas ap Catesby Jones (1790-1858) estis oficiro de la Usona Mararmeo dum la Milito de 1812 kaj la Meksika-Usona Milito de 1846 ĝis 1848. Inter tiuj militoj, li estis la origina elektita komandanta oficiro de la Usona Esplorekspedicio decidita en 1828, sed finfine realigita nur de 1838 ĝis 1842 sub komando de la usona mararmea leŭtenanto Charles Wilkes.
Jones naskiĝis en 1790 en la distrikto Westmoreland County de Virginio. En la kimra lingvo, Thomas ap Catesby Jones signifas "Thomas, filo de Catesby, Jones". Lia frato estis Roger Jones, kiu igis ĝenerala helpanto de la armeo de Usono.