Saltu al enhavo

Tibeta karpodako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tibeta karpodako
Tibeta karpodako
Tibeta karpodako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. roborowskii'
Carpodacus roborowskii
(Przewalski, 1887)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tibeta karpodako (Carpodacus roborowskii) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ĝi ŝajne apartenus al monotipa genro Kozlowia. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp. Ĝi estas endemio de la Tibeta Altebenaĵo de Ĉinio.

Ties natura habitato estas montara tundro.

Kiel ĉe aliaj karpodakoj, ankaŭ ĉe tiu birdo, estas dika, mallonga beko, hela ĉe ino, malhela ĉe masklo. Tiu specio estas kazo de klara seksa duformismo; dum la ino estas ĝenerale grizbruna, pli malhele ĉe kapo, strieca ĉedorse kaj pli hela en subaj partoj kun malhelbruna punkteco pli densa en brusto kaj flankoj, la masklo montras ĝeneralan rozkoloran nuancon kaj estas karminruĝa en frunto, krono, vizaĝo kaj gorĝareo (sama zono kiu ĉe ino estas malhelbruna), pli rozeca en subaj partoj, bruneca en flugiloj kaj vosto kaj ruĝa en pugo kaj eksteraj vostoplumoj. La okuloj kaj kruroj estas nigrecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]