Saltu al enhavo

Tibeto (regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibeto
Regiono

LandoĈinio

Supermara alteco4 380 m [+]
- koordinatoj29° 39′ 0″ N, 91° 6′ 0″ O (mapo)29.6591.1Koordinatoj: 29° 39′ 0″ N, 91° 6′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoĈomolungmo [+]
Akvokolektejo2 500 000 km² (250 000 000 ha) [+]
Areo2 500 000 km² (250 000 000 ha) [+]

Loĝantaro3 002 166 [+] (2010)
Denseco1,2 loĝ./km² [+] [+]

Tibeto (regiono) (Tero)
Tibeto (regiono) (Tero)

Tibeto (Ĉinio)
Tibeto (Ĉinio)
DEC

Map
Tibeto
Vikimedia Komunejo:  Tibet [+]
vdr

Tibeto (tibete བོད; ĉine 藏区, pinjine: ZàngqūGranda Tibeto) estas regiono en Mezazio, en la okcidenta parto de Orienta Azio, kiu estas hejmo de tibetanlingvaj popoloj. Ĉar tiu regiono kuŝas averaĝe ĉirkaŭ 4 900 metrojn super la marnivelo, ĝi estas nomita "la tegmento de la mondo".

Izolita de la Himalajo ĉe la suda rando, Tibeto evoluigis sendependan kulturon kaj, eĉ antaŭ la 7-a jarcento, sendependajn ŝtatojn (Shangshung, Tubo) kiuj etendiĝis super partoj de la tibeta altebenaĵo. Por tempo en la mid-13-a jarcento, kaj Tibeto kaj Ĉinio venis sub mongola rego.

Tibeto havis sian propran ŝtaton ĝis la 20-a jarcento. La nuna alligiteco de Tibeto al la Ĉina Popola Respubliko estas kontestata sub internacia juro ( vidu: la statuso de Tibeto). Ekzistis tibeta registaro en ekzilo ekde 1959, kiu ne estas oficiale agnoskita sed estas subtenata de multaj landoj [1].

La ĉina administra divido de la plej granda parto de la historia pli granda Tibeta regiono hodiaŭ inkluzivas la Tibetan Aŭtonoman Regionon (AGT) kun la ĉefurbo Lasao same kiel en la oriento de la regiono dek aŭtonomajn departementojn kaj du aŭtonoma kantonojn en la provincoj Ĉinghajo, Siĉŭano, Junano kaj Gansuo [2].

Partoj de la historia setlejo de la tibeta popolo situas ekster la nuna Tibeto, inter ili estas Ladako kaj Sikimo, kiuj apartenas al Barato, kaj malgrandaj areoj de tibeta kultura kaj religia komunumo, kiel ekzemple Nubri, Yolmo, Mustang, Limi kaj Dolpo situas en Nepalo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Q&A: China and the Tibetans", BBC News, August 15, 2011. (en-GB)
  2. "Regions and territories: Tibet", BBC News, December 11, 2010.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]