Saltu al enhavo

Tibor Antal Horváth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Antal Horváth
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1889 (1889-01-29)
en Budapeŝto
Morto 25-an de aprilo 1964 (1964-04-25) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1912) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkivisto
muzeologo
historiisto
mezlerneja instruisto
numismatikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Tibor Antal Horváth [horvAt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horváth Tibor Antal, estis hungara pastro, monaĥo, instruisto, historiisto, numismatikisto. Lia plena nomvarianto estis Antal Tibor Horváth.

Tibor Antal Horváth[1][2] naskiĝis la  29-an de januaro 1889 (nun 1889-01-29) en Budapeŝto, li mortis la 25-an de aprilo 1964 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Tibor Antal Horváth maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1906, poste li aliĝis al la premonstratoj en Jászó, kie li ricevis la monaĥan nomon Béla. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1912, dum inter 1909–1912 li instruis en Csengőd. Li studis teologion en Jászó kaj Csorna, poste li instruis en premonstrata gimnazio de Keszthely inter 1914–1921, dum en 1917 en Győr li pastriĝis, ankaŭ monaĥiĝis. Lia sekva instruada loko estis Szombathely (1921–1936), poste denove Keszthely ĝis la pensiuliĝo en 1948. Inter 1923–1936 li estis ankaŭ muzeologo en Szombathely, kie li partoprenis ankaŭ en arkeologiaj elfosaĵoj. En Keszthely li multe laboris ankaŭ en la arkivejo, en Budapeŝto kiel emerito li faris porokazajn laborojn en arkivejo. Li estis ankaŭ fama numismatikisto.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Melyik rendhez tartozott a szentkereszti apátság Szerém megyében? (1927)
  • Boszorkányok és boszorkánypörök Szombathelyen. (1937)
  • A csornai premontrei prépostság commendatorai a XVI–XVII. században. (1941)
  • Adatok a XVI. századi magyar pénztörténethez. (1951/52)
  • A középkori Szombathely topográfiája. (1958)
  • Adatok Szombathely történetéhez. (1965)
  • Vas vármegye régészeti leletei és lelőhelyei. 1926. okt. 20.–1936. jún. (1987)
  • Szombathely a XV–XVIII. században. (monografio, 1993)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]