Tibor Forgács
Aspekto
Tibor Forgács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1931 en Hatvan |
Morto | 8-an de aŭgusto 1982 (51-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1954) ![]() |
Familio | |
Infano | Péter Forgács ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Tibor Forgács [forgAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgács Tibor estis hungara aktoro. Lia filo estis Péter Forgács (aktoro).
Tibor Forgács [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1929 (aŭ 1931) en Hatvan, li mortis la 8-an de aŭgusto 1982 en Ĉeĥoslovakio, en Oravský Podzámok, en Oravia burgo (aŭ la 14-an de aŭgusto 1982).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Forgács akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1954, sed pli frue ekde 1949 li estis aktoro en pluraj teatroj. En 1955 li estis fondinta membro de Teatro Gárdonyi Géza, baldaŭ li aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Miskolc) (1960-1963); (tie estis ankaŭ anoncisto de la loka radio)
- Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1963-1967)
- Teatro de Kecskemét (1967-1972, 1974-1979)
- Teatro Kisfaludy (1972-1974)
- Teatro Jókai (Békéscsaba) (1979-1982).
Li ricevis premion en 1971. Li havis edzinon, kiu naskis filon.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Makbeto - Macduff
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám (unu el la ĉefroloj)
- Ferenc Molnár: Doktor úr - Puzsér
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Ferdinánd
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en kelkaj eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Ian Hendry kaj aliaj
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memorringo Forgács fondita en 1983 (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)