Saltu al enhavo

Tibor Horváth (lingvisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri lingvisto kaj bibliotekisto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Tibor Horváth.

HORVÁTH Tibor [horva:t] estas rumania hungara lingvisto, bibliotekisto. Li naskiĝis en Turda la 16-an de aŭgusto 1935. Li estas la pli aĝa frato de literaturhistoriisto Andor Horváth.

Tibor Horváth akiris diplomon pri hungara lingvo kaj literaturo en UBB de Kluĵo (1960). Li estis de 1961 ĉefpraktikanto en la hungara katedro pri lingvistiko de la UBB. De 1964 li laboris en la Universitata Biblioteko de Kluĵo, poste li estis bibliotekisto de la fakultato de historio-filozofio de UBB.