Tibor Kocsák
Tibor Kocsák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1954 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1978) |
Familio | |
Edz(in)o | Kati Lengyel (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto muzikologo lektoro |
Tibor Kocsák [koĉAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kocsák Tibor estas hungara komponisto, dirigento, altlerneja instruisto.
Tibor Kocsák [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1954 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Kocsák maturiĝis en muzika mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1972, li lernis komponadon de József Soproni. Li akiris pianistan diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1978. Liaj plej gravaj instruistoj estis Mihály Bächer kaj Sándor Falvai. Inter 1978-1982 li instruis pianadon en filio de la altlernejo en Győr, samtempe en Teatra kaj Filma Altlernejo de Budapeŝto, poste jam kiel docento en la teatra altlernejo. En 1989 li estis nomumita muzika gvidanto de Teatro Madách. Ekde fondo de la Teatro Rock li estas tie dirigento, krome li ofte komponadas. Li ricevis premiojn inter 1992-2006.
Liaj teatraj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Budapest, te csodás! (1998)
- Járom az utam (2006)
Elektitaj teatraĵoj kiel komponisto
[redakti | redakti fonton]- A krónikás (1984)
- Az ember tragédiája (baleta spektaklo, 2000)
- Légy jó mindhalálig (1991-1996, 2000, 2003, 2007, 2009, 2011)
- A vörös malom (1994, 1997-1998, 2007)
- Kiálts a szeretetért! (2005-2006)
- Abigél (2008)
- Szegény gazdagok (2010)
Elektitaj dirigentitaj teatraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Porter: Csókolj meg, Katám! (1982)
- Auber: Fra Diavolo (1993)
- Andrew Lloyd Webber:
- Az Operaház Fantomja (2003)
- Jesus Christ Superstar (2010)
- Sherman-Stiles: Mary Poppins (2012)