Tibor Kristóf
Aspekto
Tibor Kristóf | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1942 en Miskolc |
Morto | 2-an de septembro 2009 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Korinfarkto ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1967) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro televida aktoro ![]() |
Tibor Kristóf [kriŝtOf], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kristóf Tibor estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Tibor Kristóf[1][2] naskiĝis la 20-an de marto 1942 (laŭ alia informo la naskiĝmonato estas februaro) en Miskolc, li mortis la 2-an de septembro 2009 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Kristóf akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1967. Dum la studentaj jaroj li estis aktiva en la universitata kaj aliaj ĉefurbaj teatroj. Inter 1980-1985 li estis membro Teatro Szigligeti (Szolnok). Ekde 1988 li estis liberprofesiulo kaj havis rolojn en pluraj teatroj. Li havis ankaŭ filmajn rolojn kaj li estis ŝatata voĉaktoro. Baldaŭ li malsaniĝis, eĉ li trafikis per rulseĝo ekde 1997. Li mortis hejme pro korinfarkto kaj postlasis edzinon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- La Du Ĝentlemanoj el Verono - Dárdás
- Trojlo kaj Kresida - Pandarus
- Mihály Csokonai Vitéz: Karnyóné - Lipitlotty
- Bertolt Brecht:
- Trigroŝa opero - Peacock
- Jó embert keresünk - edzo de provinca virino
- György Ránki: Egy szerelem három éjszakája (teatra adapto) - Viktor
- Gyula Hernádi: Szerelmem, Elektra (teatra adapto) - Aigisthos
- Arthur Miller: Death of a salesman - Willy Loman
- August Strindberg: Az apa - kapitano
- Edward Bond: Kinn vagyunk a vízből - Harry
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Nápolyt látni és… (1972)
- Hivatalnok urak (1984) - Müller
- Ni neniam mortos! (1993)
- Hamvadó cigarettavég (2001)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Sean Connery, Morgan Freeman, Clark Gable, Walter Matthau[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Sakk, Kempelen úr! 1–3. (1976) - Dénes Szikora
- A nyomozás (1983) - Osztenburg
- Kisváros (serio, 1995, 1997, 1999) - onklo Gedeon / Béla Valtai
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun roloj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- filmoj