Tibor Méray
Aspekto
Tibor Méray | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Tibor Méray | |||||
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1924 en Budapeŝto | ||||
Morto | 12-an de novembro 2020 (96-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | latina • franca • hungara • germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - filozofio (–1946) Katolika Universitato Pázmány Péter vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto scenaristo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tibor Méray [mErai], hungare Méray Tibor estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.
Tibor Méray naskiĝis la 6-an de aprilo 1924 en Budapeŝto kaj mortis la 12-an de novembro 2020 en Parizo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Méray frekventis universitaton en Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li aliĝis al la komunistoj kaj redaktis gravan ĵurnalon kaj aliajn revuojn. Li apartenis al politika rondo de Imre Nagy, tial post la revolucio en 1956 li rifuĝis al Parizo kun sia familio. Tie li redaktis diversajn periodaĵojn de la hungaroj, sed liaj skribaĵoj aperis ekzemple en Le Monde. Li ricevis premion Kossuth en 1953, inter 1951-2009 ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Búcsúlevél (Adiaŭa letero), romano, Parizo, 1965
- 9-es kórterem (9-a hospitala ĉambro) scenarlibro, 1955
- diversaj eseoj hungare, france kaj angle